Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Esperanto-Klubo EindhovenProgramo

Rakontu al ni

Temo: Rakontu al ni

  • La programon prizorgos Rob.

Por tiu ĉi programo mi estas inspirita de diversaj rakontoj el la reto. Abundas en la reto rakontoj pri personoj kiuj nepre volas ĉiam havi laŭ sia volo (en Usono oni ofte nomas tiujn per la nomo Karen); ĝenerale tiuj iel ricevas laŭ sia merito. Aŭ rakontoj pri personoj kiuj faras stultan ordonon, kaj insistas pri la obeo (kaj sekve iu tiam ekas malican obeon, kiu havas alian efikon ol la ordoninto pensis). Rakontoj pri familiaj rilatoj, kaj efikoj pro agoj (ĉu kun bona, ĉu kun malbona efiko). La eblecoj abundas. Eble ni eĉ povas ion lerni el iuj rakontoj...

Mi petas ke vi ĉiuj preparu iun rakonton por la sekva kunveno (aŭ eĉ pli ol unu, depende de la longeco aŭ de via emo). La rakontoj povas esti longaj aŭ mallongaj; realaj aŭ fikciaj; el via propra ĉirkaŭaĵo, el la reto aŭ el libro; eble vi eĉ ne scias certe ĉu iu rakonto estas reala aŭ ne.

La invito por la kunveno en PDF-formato PDF.

Raportoj

Raportoj pri antaŭaj kunvenoj kaj jaroj (kaj arkivo de kelkaj malnovaj paĝoj)

Postaj kunvenoj

Dato PrizorgasTemo
2024-06-19Mareje Trovu pliajn vortojn
2024-09-18ĉiujTravivaĵoj en la someraj monatoj
2024-10-16? (Temo anoncota)
2024-11-20Rob Niaj libroj
2024-12-18ĉiujZamenhof-vespero