Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: somera ekskurso 2008

Dato: Ekskurso okazinta la 13an de septembro 2008a en la urbo Nuenen.

Ĉeestantoj: 17.

Raportoj pri la alia planita ekskurso

La somera ekskurso je sabato la 14a de junio bedaŭrinde ne okazis pro tre malbona vetero.

Kongreson en Roterdamo partoprenis 6 membroj de nia klubo.

Informoj el la Esperanto-budo dum la jara festo en la ĝardeno de Henriette Roelants Centro je dimanĉo la 7a de septembro ne povis okazi pro tro multaj aliaj kaj Esperanto aktivecoj de budo-Esperantistoj.

Programo: Renkontiĝo en Nuenen

Sabaton la 13-an de septembro okazis por la tria fojo internacia renkontiĝo en la regiono Helmond-Eindhoven. Ĉi-foje oni ne esploris la urbon Helmond, sed la apudan vilaĝon Nuenen. Nuenen estas konata pro la pentristo Vincent van Gogh. Tio estis ankaŭ la temo de la tago.

La tago komenciĝis pluve. Sed tio ne ĝenis la 17 partoprenantojn, ĉar oni kunvenis en la agrabla vilaĝa infanbieno Weverkeshof. Post kafo-trinkado la grupo iris al la Dokumentcentro Van Gogh. En tiu ĉi eta muzeo oni prezentis filmon pri Van Gogh kaj estis multaj bildoj kaj tekstoj pri la homo kiu neniam ricevis monon por siaj pentraĵoj; nur post lia morto la pentraĵoj fariĝis multekostegaj.

Antaŭ la pikniko Mareje van Erp vidis la grupon preter diversaj vidindaĵoj en Nuenen.

Posttagmeze ni vizitis la akvomuelejon 't Coll, kiu estas videbla sur unu el la multaj pentraĵoj de Van Gogh. La muelisto montris du partojn de la muelejo: en unu flanko de la rivereto troviĝas grenmuelilo kaj en la alia flanko oleo-muelilo.

La tago finiĝis en restoracio, kie 7 personoj vespermanĝis. Al ĉi tiu renkontiĝo venis 6 personoj el Germanio, 2 el Belgio kaj la aliaj estis nederlandanoj. La esperantistoj el la germana Essen invitis nin reciproke veni al Bochum en printempo 2009. Estu bonvena kunvojaĝi tien!

 

Raportis: Ralph Schmeits.