Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: majo 2009

Temo: Poŝtelefonoj

Dato: Kunveno okazinta la 20-a de majo 2009-a en “Henriette Roelants”, Eindhoven je la 20-a horo.

Ĉeestantoj: Katrin, Ru, Micha, Wieb, Jans, An, Ralph, Rob, Willy, Piet, Annemarie(11).
Annemarie estas nova membro.
Sciigis neĉeeston: Jeannette, Marije, Coby kaj Frits (4)

Malfermo

Katrin malfermas la kunvenon, kiu estas la lasta antaŭ la somero, ĉar en junio ne okazos klubvespero sed la ĉiujara ekskurso. Ĝi okazos la 20-an de junio.

Raporto pri la antaŭa kunveno

Ralph legas raporton pri la pasinta ekskurso al Bochum, Germanio, kiu okazis la 16-an de majo. Tien iris tri personoj el Nederlando, Ralph, An kaj Twan.

Programo: Poŝtelefonoj

Piet Piet kunportis mallongan tekston pri moveblaj telefonoj, aŭ poŝtelefonoj, el “Subtekste”. Temas pri teksto el la revuo Monato (el 1994) kun aldonaj demandoj pri la tekstoj. La demandoj havas la celon paroligi la klubanojn, kaj estiĝis viglaj diskutoj. Ekzemple ni lernis ke prestidigitisto estas speco de iluziisto, sed ne faras la saman kiel magiisto

En la paŭzo Jans regalas nin per kafo kaj teo pro tio ke la 14-an de majo ŝi fariĝis 91 jara. La estoso fariĝis eĉ pli festa pro la bongusta kazea-ĉokolada kuko, kiun bakis Micha

Fine de la vespero oni legis amuzan rakonton, La gesinjoroj Forĝisto, el la rumana revuo Bazaro.

 

Raportis: Ralph Schmeits