Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Jarraporto 2011

Je la fino de la jaro 2011, la nombro de niaj membroj estis 16, kaj 2 donacantoj. Nova membro aliĝis: Yuri Smolders.

Meznombro de 11 vizitis niajn vesperojn. La klubo kunvenis 10 fojojn, el kiuj 5 en “Henriëtte Roelants Centum”, 4 en “De Uitwijk” kaj en junio pli ol 20 personoj partoprenis en Nuenen la tradician someran ekskurson, por la pluvo ĉefparte sub la antaŭtegmento de la familio van Erp. Antaŭe neniam pluvis, nur en Waardenburg.

Bedaŭerinde forpasis, la 22a de decembro, nia membrino Nel van Heugten, en la aĝo de 93½ jaroj. Kwar el ni ĉeestis la meson en la preĝejo en Deurne, kaj la entombigon.

Unu membro, Jeannette, partoprenis la Universalan Kongreson en Danlando.

13 Personoj partoprenis intenacian renkontiĝon en Peel-regiono, organizita de Twan Gremmen kaj Ralph Schmeitz.

En januaro en la klubkunvejo surprize eniris Carsten, bedaŭrinde nur unu fojon.

La klubo ludis skrablon, ni rakontis pri por ni aŭ publike konataj personoj, ni priparolis proverbojn, ludis rolludon en juĝejo. Ralf priparolis la novan broŝuron “Ontdek het Esperanto”. Ni rakontis pri niaj ferioj, divinis la historiojn malantaŭ la oranĝkolora karto el la kolekto da koloraj ludoj de Rob Keetlaer.

Gasto el Belgio, Pieter Jan Doumen, prelegis pri la libron kiun li tradukis: Renardo Vulpo.

Ni finis la jaron per la Zamenhof-rememoro kaj Kristnaskokartoj-ludo.

 

Raportis: Cobi.