Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Jarraporto 2014

Je la fino de 2014 la nombro de niaj membroj estis 17.

Meznombro de 11 vizitis niajn klubvesperojn.

La klubo kunvenis 11 fojojn, el kiuj dek fojojn en “De Uitwijk”, kaj 1 fojon dum la tradicia subĉiela somera ekskurso, nun en septembro: unu el niaj klubmembroj en Helmond invitis nin kaj samdomanojn. Partoprenins gastoj el Antverpeno Belgio, Nomvego UEA Roterdamo kaj Essen Germaniao.

Ni trinkis kafon kaj piknikis en la ĝardeno, promenis en naturregiono apud tiu ĝardeno, vizitis la centron de Helmond aŭ restis en la ĝardeno. Poste ni manĝis patkukojn en restoracio. La vetero estis bona malgraŭ kelkaj pluvatakoj.

Ankaŭ en printempo je la 24a de majo nia klubo havis jam kontakton en Bochum, kun la germana klubo Essen.

En julio kaj aŭgusto ni ne kunvenis.

La Universala Kongreso okazis en Bonaero en Argentino, neniu el ni partoprenis. En 2015 ĝi okazos en Lille, Francio.

Mareije kaj Jeannette ĉeestis la Osiek-kunvenon en Rumanio.

En septembro niaj membroj rakontis pri iliaj someraj aktivecoj.

Dum la aliaj klubvesperoj ni ludis skrablon, la tabukartoludon, bildkartoludon, plenigis frazojn kun gramatikaj problemoj, kunportis fotojn kaj rakontojn pri la temo "kie naskiĝis via patro", aŭskultis prelegon de Twan pri La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj Lingvoj, kaj prelegon de Thierry Saladin pri la projekto "Tuj", peticio por Esperanto 2a lingvo en Eŭropo. Ni klopodis traduki en Esperanto famajn nederlandajn poemojn. Ni skajpis kun Esperantitoj en Kongo kaj Sud-Afriko.

Je la fino de la jaro ni festis la Zamenhof-rememoron, kaj la kvindekjaran datrevenon de EKE. Bedaŭrinde sen nia fama membro Ru Bossong. Li mortis mardo la 11a de novembro, de koratako. Multaj membroj ĉeestis la emocian ceremonion en plena kremaciejo en Heeze. Ru havis longan vivon de 91 jaroj!

 

Raportis: Cobi Braamkolk.