Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Jarraporto 2022

Je la fino de 2022 la nombro de niaj membroj estis 10.

Meznombro de 6 vizitis niajn klubvesperojn.

La klubo kunvenis 9 fojojn, ĉiam en “De Uitwijk”

Ni laboris pri poemoj, ni parolis pri niaj plej ŝatataj libroj, ni faris vortpuzlojn, ni parolis pri literaturo.
Post la ferioj ni parolis pri niaj someraj spertoj, Rob parolis pri la proverbaro kaj ni devis diveni pri kiu kaŝita objekto iu parolis.
En decembro ni havis kiel kutime nian Zamenhoffeston. Eĉ nia privata bakisto venis por tiu vesto. Kun kuko kompreneble!
Ni povas konkludi ke ni denove havis interesajn kunvenojn, kvankam la nombro de partoprenantoj malrapide malkreskas.<\p>

Sed niaj vesperoj ĉiam estas agrablaj. Se vi ne kredas min, mi invitas vin partopreni foje. Ni certe bonvenigos vin!
Niaj kunvenoj ĉiam estas la 3-a merkredo de la monato, escepte en julio kaj aŭgusto.


Plia agado de niaj membroj:
Kelkajn partoprenis al la Beneluksa kongreso, al germanaj kunvenoj (Kokolores, GEK kaj Luminesk), al la studsemajnfino, al PRINTempaS en Gresillon,
Carina prizorgis tradukado de poemoj dum la kultura tago de Esperanto Nederland kaj kelkaj membroj partoprenis al ĝi.
Dum la 4-taga marŝo en Nijmegen partoprenis membro portante esperantaj flago kaj T-ĉemizo.
Nia kutima ekskurso kun la germanoj (TREPEKE) ankoraŭ ne okazis post la kronvirusa tempo. Espereble ĝi okazos denove en 2023.

 

Raportis: An Olijslagers.