Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Jarraporto 2023

Ni kunvenis 10 fojojn en De Uitwijk en Eindhoven.

Ĉiam la 3-an merkredon de la monato, escepte de julio kaj aŭgusto.

Kiel kutime ni ludis skrablon en januaro, festis la Zamenhoffeston en decembro kaj parolis pri la ferioj en septembro. Cetere ni verkis pri paronimoj en februaro, pri poemoj kaj anglismoj en marto kaj oktobro. Ralph preparis hakitajn rakontojn en aprilo, kaj en junio, ni parolis pri niaj plej ŝatataj libroj. Tonnie faris (denove) vortpuzlojn kiujn ni provis solvi (majo) kaj en novembro ni vojaĝis tra Eŭropo pere de la ludo “La granda vojaĝo” (de Lode van de Velde)

Averaĝe ni estis kun 6 ĝis 9 personoj.<\p>

Membroj de nia klubo partoprenis ankaŭ jenajn eventojn:

Karina eldonis libron: Poetische taalmethode voor het leren van de internationale taal Esperanto (en iedere andere taal). Ĝi enhavas poemojn de famaj verkistoj el preskaŭ ĉiu Eŭropa lando en la original lingvo, la nederlanda kaj en esperanto.

 

Raportis: An Olijslagers.