Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: novembro 2023

Temo: Ludo: La granda vojaĝo (La invito  PDF)

Dato: Kunveno okazinta la 15-a de novembro 2023-a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20-a horo.

Ĉeestantoj: Jeannette, An, Ralph, Rob, Marije, Cobie (6).
Sciigis neĉeeston: Monique, Tonnie

Raporto pri la antaŭa kunveno

An legis la protokolon de la antaŭa kunveno.

Komunikoj

Programo: Ludo: La granda vojaĝo

An kunportis la tabloludon La Granda Vojaĝo, eldonita de eldonejo Libera de Lode van de Velde.

Ni kreis 4 grupojn. Sur la tablo kuŝis granda mapo de Eŭropo. La celo de la grupoj estis atingi per peono 5 urbojn. Tiuj urboj estas simboloj por la lokoj kie la ludantoj prelegas kaj por ĉiu plenumita prelego oni ricevas certan kvanton da Esperanto-mono: spesmiloj. La peonon oni povas antaŭenigi per la ĵeto de ĵetkuboj, sed atentu: ĉiu devis preni ankaŭ travivaĵokartojn kiuj kaŭzis bremsojn kaj perdojn de mono.

En la ludo oni spertis tiamaniere diversajn amuzaĵojn tre rekoneblajn por esperantisto: tranokton en junulargastejo, petveturadon, uzon de Pasporta Servo, perdon de monujo, enspezetojn pro eldonita libro kaj tiel plu.

Estis bela, vere Esperantuja ludo kaj amuza vespero por ĉiuj
Fino : je la deka horo.

Grava noto: ni ne trovis en la ŝranko nian kutiman gastolibron. Tio estas la kajero en kiu ni notas la ĉeestantojn ĉiumonate. Ĉiu bonvolu rigardi hejme ĉu iu eble akcidente kunportis ĝin hejmen.

 

Raportis: Ralph Schmeits