“Estraro”
Diversaj membroj plenumas taskojn kiuj necesas por daŭre funkciigi la klubon. En tiu ĉi paĝo vi trovas:
- la taskojn (ordigitajn laŭ temoj),
- la personojn kiuj okupiĝas pri ili,
- kaj la manieron en kiu vi povas kontakti ilin.
Programo
- Principe ĉiuj membroj de la klubo de tempo al tempo prizorgas la programon, kaj ankaŭ prezidas la propran programon.
- Se estas okazo, ni havas programon kiun prezentas iu persono de ekster la klubo.
- La prizorganto sufiĉe frue sciigas la programon al la retejestroj (vidu tuj poste) por ke la programo aperu en la retejo.
- Raportojn pri la kunvenoj faras iu ĉeestanto, kiu poste sendas la tekston al la retejestroj por enretigo.
- Respondecas: la tuta klubo.
Retejo
- En la retejo aperas diversaj informoj:
- La plej gravaj informoj estas facile troveblaj per la menuo supre en ĉiu paĝo.
- Ĉar ni dekfoje en la jaro havas kunvenon, ni regule devas ĝisdatigi informojn en la retejo.
- Retpoŝto: Ni havas du adresojn.
- Respondecas: Rob & An.
Financoj
- Kotizo: 30 Eŭroj jare.
- Bankokonto: NL94 ABNA 0118 9980 80 (je nomo de) Esperanto-Klubo Eindhoven.
- Respondecas: An & Marije.
Niaj posedaĵoj
- En la kunvenejo staras ŝranko en kiu troviĝas niaj libraro kaj aliaj havaĵoj (i.a. la Skrablo-ludo!). Pri la enhavo okupiĝas Ralph.
- Niaj membroj povas prunti librojn el nia biblioteketo.
- Ŝlosilo de la libroŝranko estas ĉe An (la dua ŝlosilo estas ĉe la kunvenejo).
- Respondecas: An & Ralph.
Ceteraj/ĝeneralaj aferoj
- Eksteraj kontaktoj (prelegantoj, UEA, ekskursoj ekz. en Essen). Ralph okupiĝas pri tio.
- Jarraporton en januaro faras An (kiu sendas ĝin ankaŭ al Esperanto Nederland).
- Kontakto kun Uitwijk.
- Telefonnumero: 040 - 290 6123.
- Retpoŝto: Ni havas du adresojn.
- Respondecas: An & Rob.