Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

TRE-EGE bone!

Sabaton, la 21-an de aprilo, kunvenis 6 nederlandanoj kaj 12 germanoj okaze de la 1-a Translima Renkontiĝo Esperanta de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE). La du grupoj volis daŭrigi la amikajn interrilatojn, kiuj komencis novembre 2005 dum la Malferma Tago de UEA per persona amikiĝo inter Ralph Schmeits kaj Ludger Schmeink.

Ili konstatis, ke iliaj respektivaj loĝurboj distas nur 100 kilometrojn, kaj ili do interkonsentis regulajn vizitojn mutualajn de la Esperantistoj el Helmond / Eindhoven kaj el Essen / Ruhr-Regiono por apliki Esperanton kaj konatiĝi kun la najbara regiono.

La komencon faris la nederlandanoj, kiuj invitis la germanojn al Helmond okaze de la Tago de la Malferma Muzeo en septembro. Nun la Esperantistoj el la Helmonda regiono sekvis inviton de la Esperanto-Grupo Essen. Ne nur pro manko de atraktiva urbocentro (urba slogano: Essen – la aĉetumurbo!“) sed ankaŭ por ke la gastoj bone konatiĝu kun la Ruhr-Regiono Ludger Schmeink okazigis la unuan TRE-EGE en la Monda Kulturheredajo Minejo Zollverein. Tie li estis organizinta profesian gvidadon tra la karbolavejo de Ŝakto 12 kaj la koaksigejo Zollverein.

La unua gvidado, do tra la karbolavejo, daŭris preskaŭ du horojn. Ĝi komencis per supreniro sur la tegmenton de la konstruaĵo, ekde kie la gastoj havis belegan superrigardon super la centra Ruhr-Regiono (Bottrop, Scholven, Oberhausen, Gelsenkirchen kaj Essen).

Post la gvidado Petra Dückershoff regalis la malsatan esperantistaron per bongusta pikniko. Tempo por interpersonaj paroladoj kaj interkonatiĝoj. Dum tio Ralph Schmeits donacis al la organizintoj de TRE-EGE simbolan frandaĵon: bombonojn en formo de rideto. La urba slogano de Helmond estas „Helmond – een glimlach in Brabant“ [Helmondo – rideto en Brabanto]. Ralph ankaŭ invitis al vizito en tiun-ĉi regionon venontseptembre. Post tiam la gastoj disiris kun la sento, ke la evento kaj sia etoso estis TRE-EGE bone.