Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Renardo Vulpo

Renardo VulpoRENARDO VULPO estas la titolo de la Esperanta traduko de la fama flandra best-epopeo “Van de Vos Reynaerde”, verkita de nekonata poeto ĉirkaŭ la jaro 1250-a. En tiu tre populara majstroverko de la mezepoka flandra literaturo la poeto rakontas en bone konstruita poemo, kiel la ruza, hipokrita vulpo diversmaniere trompas kaj kruele mistifikas la aliajn bestojn de la arbaro. Kvankam pro siaj multaj krimoj li estas kondamnita al la morto far reĝo Noblo, la leono, li sukcesas per belaj mensogoj elturniĝi viva el sia malesperiga situacio kaj forlasi la landon. La libro enhavas, krom la poemo mem (4140 blankaj versoj), rekomendon de Christian Declerck, dekpaĝan enkondukon kaj dek paĝojn da klarigaj notoj. La verko, skribita en bona, legebla Esperanto, estas ankaŭ vere leginda.

Pieter Jan DOUMENPieter Jan DOUMEN, la tradukisto-prilaboristo de “Renardo Vulpo”, naskiĝis la 2-an de augusto 1938 en Maaseik (Belgio). Profesie li instruis la francan kaj anglan lingvojn en mezlernejo kaj vesperklasoj kaj estis memstara kaj oficiala tradukisto. Li esperantistiĝis per memlernado en 1974, sed pro tempomanko fariĝis aktiva esperantisto nur en 1996. Li estas membro de UEA kaj FEL kaj sekretario de la Limburga Esperanto-Asocio (LEA). Li instruas Esperanton laŭ la rekta metodo.