Loko: Braŝovo, Rumanio.
Temo: La maro en literaturo kaj muziko.
Pro malfruiĝo de nia alflugo Jeannette kaj mi ne atingis Braŝovon ĝustatempe kaj tial ne ĉeestis la Interkonan Vesperon, la Solenan Malfermon kaj la prezentadon de la kandidatoj por la OSIEK Premio 2014.
En dimanĉo posttagmeze ni ĉiujn renkontis por la distra programo. Ni vizitis parton de la urbaj fortikaĵoj kaj per aŭtobuso rondveturis la urbon.
En la sekvaj tagoj sinsekve prezentis: Maria Butan, pri “La maro en muziko kaj beletro#148;, akompanita de “marbildoj#148; diversvenintaj.
Franz-Georg Rössler pri la temo: “Komponistoj kaj la maro#148;, li eliris de tekstoj el la biblio kaj aŭdigis muzikon, i.a. die Schöpfung (la Kreado).
Prezentis Jozefo E. Nagy: “La maro en la poezio de Mihai Eminescu#148;, la plej eminenta rumana poeto. Unu konata verko lia estas: “La vesperstelo#148;. Citaĵo lia: “La ĉielo ĉirkaŭbrakas la teron kiel maro#148;. Malgraŭ la teknika neperfekteco ni aŭdis parton el: “Turmentoj de Odiseo#148;.
S-ro Nagy konfrontis nin kun la malfacilaĵoj en la traduko de naciaj lingvoj al Esperanto. Ekz. tradukante klasikaĵojn oni devas atenti la heksametrojn kaj pentametrojn. La manko de la nedifina artikolo, aŭ neekzisto de maskla kaj femina artikoloj povas en traduko tute ŝanĝi la metaforon. En la rumana teksto ĝi ja ekzistas, ekz. “La ĉielo (maskla) ĉirkaŭbrakas la maron (femina)#148; donas alian emocian valoron ol nur kun la artikolo “la”, kiel ekz. okazas tradukinte tiun tekston al la nederlanda!
Anne Jausions anstataŭis la prezentadon de Mantha Christou, kiu pro sanaj problemoj ne povis ĉeesti. “La Mediteranea Maro kaj Odiseado#148;. Kune kun li ni vojaĝis kaj vagadis sur la maro, per diapozitivoj ni ekhavis bonan imagon. Tiel eĉ sin prezentis maljunaj Odiseo kaj Penelopo.
Claude Jausions: Citaĵo de Monet, “Dum la tuta vivo por pentri mi volas ĉaskapti etajn momentojn#148;. La farboj en tuboj nun ebligis pentri eksteren, sendepende de la vetero ktp. Rapide meti la momenton de ekz. “La sunleviĝo#148; sur la tukon, do doni nur pormomentan impreson. Jen la bazo por la novstila pentroarto “La impresionismo#148;. Ek de nun pli valoris la koloroj ol la figuroj, tiuj fariĝis siluetoj. Monet tiamaniere fiksis multajn marbildojn, ondojn, klivojn, havenojn kaj ŝipojn, en ĉiuj sezonoj de la jaro. Li pentris la Meditarenean, la Nordan Marojn kaj la oceanon ĉe Norvegio. Tri-kvaronoj de liaj pentraĵoj entenas akvon, ĉu maron, ĉu lagetojn/river(et)ojn.
Senka Tomić: Ŝi tradukis multajn serbajn poemojn kaj kantojn. La titolo de iu eldono estas: “Poezio kaj muziko kiel mozaiko#148;. Multaj aliaj helpis ŝin en la tradukado kaj ŝi malkovris amason da malsamaj, bonaj, plibonaj, elstaraj tradukoj. Sed tiam decidi ĉu elekti laŭ muzikala sento/sonoro, ĉu laŭ la plej bona traduko. Foje eĉ neeblas pro lingva diverseco inter la serba kaj Esperanto trovi la esence plej trafan tradukon. Kaj iasence multas la maro en la kantoj. Ŝi voĉlegis diversajn poemojn kaj poste kantis.
Mihai Trifoi: Pri rumanaj poetoj, la eminenta poeto Mihai Eminescu, kies verko “La Vesperstelo#148; tradukis esperanten de Jozefo E. Nagy. Kiel juna knabo Mihai vagadis tra arbaroj, aŭskultis/absorbis la sonojn de riveretoj kaj arboj, birdoj kaj elementoj, poste la bazaj elementoj de liaj poemoj.
Aperis libro honore al la 70-jariĝo de Mihai Trifoi: kolekto, ĉapitroj pri lia agado por Esperanto. Ekstaris demando: “Kio donas pli? Ĉu la irado al la celo (ĉielo) aŭ la atingo de la celo (ĉielo) ligite al laboro por Esperanto?#148; Respondu vi mem!!
La Ĝenerala Asembleo kaj OSIEK Premio okazis en vendredo.
El la kvin proponitaj verkoj, post malfacila voĉdonado, finfine gajnis Esperanto Elektronike sur DVD-o, bone ligita al la temo de la venonta OSIEK Konferenco en 2015/2016: “Komputilo kaj Intereto#148;.
La vesperoj estis distraj kaj muzikplenaj. Por ni buŝharmonike ludis Jozefo E. Nagy popolkantojn. Pian- kaj flutludis Franz-Georg kaj Rita Rëssler. Senka Tomić pianludante kantis serbajn kantojn. Kelkaj vizitis la fortikaĵon “Ĉetate#148; kie koncertis deko da muzikistoj el Braŝovo. Ni ĉeestis orgenkoncerton en la Nigra Katedralo de Braŝovo, orgenkoncerton en fortikigita preĝejo Harman, kie muzikis la geedzoj Rössler. Horst Voigt cerbokrakis nin. Sur la Centra Placo la urbo prezentis popolmuzikon kaj dancojn.
Posttagmeze oni piedirigis nin tra la stratoj, placoj kaj malebenaĵoj de Braŝov. Al muzeoj, al la unua presejo, al preĝejoj kaj fortikaĵoj. Tial mi povas aserti ke la fina (loka) biero ege bongustis.
La ekipo de Rodica Todor pene laboris kaj povas fiere konkludi ke ‘dank al sia laboro’ la konferenco atingis altan nivelon, tre kontentiga por la partoprenantoj.
Ne ĉiuj restis por la postaj turismaj aranĝoj: Bran, Sibiu kaj Sinaia kaj la plitagan ŝipveturado en la Danuba Delto. Tion oni povas bedaŭri!!!!
Aldone mia persona impreso:
Ĉu hazarde la plafono de la konferenca salono farbiĝis blua kiel la ĉielo kaj la maro? Ĉu la muroj flavkoloris, la koloro de la strando? La vortoj de la prelegantoj fluis al ni kiel la “sonoj de muziko#148; kaj kunfandis kiel: “Mozaiko de maro en la literaturo kaj muziko#148; niajn kunvenojn de OSIEK Konferenco, Braŝovo 2014.
Dank al Jeannette, kun kiu mi vojaĝis kaj ankaŭ en tiu ĉi resumo kunlaboris.
Raportis: Marije