Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Catrien BossongKlubano: Catrien Bossong

La voĉo de Catrien: vocho_bossong_catrien.mp3

Catrien aperas en kelkaj fotoj de niaj piknikoj, ekzemple: 2011, foto 17, 2011, foto 30.

Revuo Esperanto (UEA), majo 2012a

Catrien Bossong-Singer (1925-2012) mortis la 3-an de aprilo en Geldrop (Nederlando). [*zie onderaan!]

Ŝi estis longtempa membro de UEA kaj Societo Zamenhof kaj animanto de la klubo en Eindhoven. En LKK de la 73-a UK en Roterdamo (1988) ŝi respondecis pri ekskursoj.

Kun la edzo Ru ŝi vaste vojaĝis kaj partoprenis en multaj UK-oj k.a. renkontiĝoj.

En 1998 la nederlanda TV faris unuhoran filmon pri Esperanto, kiu turniĝis ĉirkaŭ ilia partopreno en la 83-a UK en Montpeliero. La geedzoj Bossong subtenis multajn agadojn de UEA, precipe en Afriko, kaj la bienon-lernejon Bona Espero en Brazilo.

*Dit moet zijn: overleden te Eindhoven

Gedachtenisprentje voor Catrien Bossong

Dankvorto de Ru

En la kremaciejo venis 230 personoj kaj mi ricevis 190 apartajn kondolencojn de personoj, kiuj ĉu ne sciis pri ŝia forpaso, ĉu loĝis tro malproksime. Tiuj ciferoj estas senprecedencaj oni diris en la kremaciejo. Ŝi estas neforgesebla kaj ĉiutage mi aŭskultas ŝían klaran kaj belan voĉon...

Ru Bossong
2014-08-12