Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: majo 2008

Temo: La Esperanta alfabeto

Dato: Kunveno okazinta la 21an de majo 2008a en “Henriette Roelants Centro”, Eindhoven je la 20a h.

Ĉeestantoj: Ru, Catrien, Frits, Wieb, Willy, Jans, An, Jeannette, Carsten, Ralph, Mareje, Piet, Rob (13).
Sciigis neĉeeston: Sam (1).

Sam ne ĉeestas pro la 33-jara geedzeco kun la edzino Nonny. Oni subskribas gratulkarton por ili.

Nia prezidantino Catrien malfermas la vesperon je 20:00h.

Programo: La Esperanta alfabeto

Rob prizorgas la ceteron de la vespero. Per (malnovtipa) lumprojekciilo li montras po unu desegnaĵon ĉe ĉiu litero de la Esperanta alfabeto. Oni devas diveni po minimume 4 vortojn kiuj estas kaŝitaj en la desenaĵoj. Ofte oni trovas eĉ pli.

Dankon al Rob pro la prepara laboro kaj agrabla vespero.

En la paŭzo Jans regalis nin per kafo kaj teo kaj ĉokoladoj pro sia datreveno.

La vespero finiĝas je 22:00h.

 

Raportis: Ralph Schmeits.