Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: decembro 2008

Temo: Zamenhof-vespero

Dato: Kunveno okazinta la 17an de decembro 2008a en “Henriette Roelants Centro”, Eindhoven je la 20a h.

Ĉeestantoj: 13.

En ornamita salono nia prezidantino Catrien Bossong bonvenigis nin por rememori Zamenhof.

Programo: Zamenhof-vespero

Ĉe lumita verda arbo kaj kandeloj troviĝis torto, kukoj, ĉokolado. La prezidantino voĉlegis rakonton de Zamenhof.

Post la protokolo de la novembra vespero, Piet Damman citis la Rajtoj de Virinoj.

Micha Sheffer eksplikis nin pri la lingvo Ivrita, interkomprenilo inter la multnacia popolo de Israelo, kaj li disdonis al ni libreton pri la lingvo, kiu ŝajnas ne facila por ni.

Dum la paŭzo ni trinkis kaj frandis en nia propra salono en bonega etoso.

Gasto Piet Buijnsters, unu el la fondintoj de nia klubo, venis el Nimego por prezenti al ni tekstenigmon. Li tondris kelkajn Esperanto rakontojn en striojn kaj por ni estis la tasko meti la striojn en la ĝusta sinsekvo.

Kun bonaj deziroj por Kristnaskotagoj kaj la novjaro, ni adiaŭis.

 

Raportis: Cobi Braamkolk.