Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Jarraporto 2012

Je la fino de 2012 la nombro de niaj membroj estas 18. Meznombro de 11 vizitis niajn klubvesperojn.

La klubo kunvenis 10 fojojn, el kiuj 9 fojoj en “De Uitwijk” kaj 1 dum la tradicia somera ekskurso eksteren, en junio: ni vizitis la kuracistmuzeon en Hilvarenbeek, la muelejon apude kaj la likvormuzeon en la vilaĝo. La vetero estis tro malvarma por pikniki ekstere. Feliĉe ni rajtis fari tion en la kuracistmuzeo. Ĉi tiu pikniko ĉe tabloj kaj sur seĝoj estis ankaŭ tre plezuriga kaj estis aranĝita ege bone de Anne-Marie kaj familio!

Dum la printempo ni suferis grandan perdon: nia amata prezidantino Catrien Bossong mortis post longdaŭra kormalsano.

Kiel daŭrigi? En la klubo kelkaj membroj transprenis taskojn.

Dum la klubvesperoj ni ludis skrablon, bildkarto-ludon, anoncludun, kunportis fotojn kaj rakontojn pri la temo “Kie naskiĝis via patrino?”, aŭskultis prelegon pri mortintaj lingvoj, faris tekstklarigon, ludis karto-fantazio-ludon, kaj je la fino de la jaro ni havis nian Zamenhof-rememoron.

Okazis du kontaktoj kun la klubo el Essen: en septembro en Nederlando, en aprilo en Germanio.

La universala kongreso okazis en Vjetnamo. Tro malproksima por niaj membroj.

Anstataŭe du el ni partoprenis la OSIEK-kunvenon en Svitavy.

En septembro ni ĉiuj rakontis pri niaj someraj aktivecoj iom pli proksimaj.

En julio kaj aŭgusto nia klubo ne kunvenas.

 

Raportis: Cobi.