Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: februaro 2014

Temo: Kontakto kun 2 afrikanoj

Dato: Kunveno okazinta la 19an de februaro 2014a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20a h.

Ĉeestantoj: 13.

2 Afrikaj Esperantistoj kontaktitaj pere de Skype.

Programo: Kontakto kun 2 Afrikanoj

Kiam ni alvenis en la salono, Ralph kaj An plus sinjoro de la "Uitwijk" jam estis tre intense okupata kun elektraj ŝnuroj, granda ekrano, mikrofonoj, komputiloj (tekokomputilo) por prepari la tre specialan kontakton (Skype) kun 2 Afrikaj Esperantistoj: Elysee Beinbujo, orienta Kongo kaj Johano Kohler en Johannesburgo, Sud-Afrika.

Elysee havas dunklan haŭton, Johano havas blankan haŭton. Ni ekhavis bonajn bildojn kaj laŭvice ni prezentis nin antaŭ la tekokomputilo per mallonga rakonto pri ni mem, la klubo k.t.p. Unue al Elysee, poste al Johano en Johannesburgo. Kaj pli poste al la 2 ekranoj samtempe.

Ralph sciigis ilin pri nia kutima kaftrinkpaŭzo kun la torto de nia membro Micha.

Kaj post tio, ni daŭrigis per demandoj, pro kiuj ekestis pli da interparoladoj ol dum la prezentaĵoj.

Membro kiu iam loĝis en Kenio, povis diri ion en la afrika lingvo kaj kuraĝa komencanto povis uzi la sud-afrikan lingvon kiam li devis serĉi je kelkaj Esperantaj vortoj.

Ĉiuj dankis Ralph kaj An pro la laboro kaj organizado de tiu speciala kontakto.

Konklude:

Interesa vespero kiu komencis per la protokolo pri la skrablokunveno en januaro plezuris kun kafo kaj bongusta torto kukurba kaj finiĝis kun adiaŭi la tre malproksimajn samideanojn.

 

Raportis: Cobi Braamkolk.