Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: aprilo 2014

Temo: Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (kaj Devoj)

Dato: Kunveno okazinta la 16an de aprilo 2014a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20a h.

Ĉeestantoj: 11.

Twan Gremmen pri la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Komunikoj

Bonvenigo kaj informoj de Mareje.

Pri Essen je la 24a de majo.

Ralph transloĝis al alia domo.

Intencoj pri la klubekskurso en septembro.

Raporto pri la antaŭa kunveno.

Cobi voĉlegis la martan protokolon.

Programo: Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (kaj Devoj)

Twan Gremmen prelegis pri la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (kaj Devoj), pli akrigita al la Rajtoj pri Lingvoj.

Post la trinkpaŭzo kun torto de Micha ni daŭrigis i.a. pri skribado de la demando al ni ĉiuj: "Kio estas Esperanto por vi?".

Multaj landoj subskribis la Deklaracio sed ne subtenas ĝin!

Ni apartenas al la Homaro, ni devus havi la samajn rajtojn! Multaj landoj ne aprobas la rajtojn. Amnesty International defendas ĝin.

Mi kolektis niajn respondojn pri la demandoj de la Deklaracio (ne enretigitaj) kaj ĉi tiu protokolo.

 

Raportis: Cobi Braamkolk.