Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: decembro 2014

Temo: Zamenhof-vespero

Dato: Kunveno okazinta la 17an de decembro 2014a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20a h.

Ĉeestantoj: 16.

Ĉiuj klubanoj kunportis kelkajn frandaĵojn kaj unu poemon.

.

Programo: Zamenhoffesto

En bele ornamita salono kun kristnaska arbo kaj sur tablo manĝaĵoj kaj frandaĵoj, Mareje bonvenigis gastojn kaj nin, por festi kaj la 50an datrevenon de EKE.

Twan sendis liajn gratulojn kaj salutojn.

Unu de la gastoj, kunfondinto de EKE, Piet Buijnsters, ekhavis surprison: li ricevis la honoran membrecon kun dokumento, kaj florbukedon.

Cobi voĉlegis la novembran protokolon. Ni rememoris la membrojn kiujn ni perdis. Cobi rakontis pri la emocia kremacia ceremonio por Ru, en plena kremaciejo kun multaj prelegantoj, bela muziko kaj kantado kaj multaj kunportitaj ruĝaj floroj.

La ruĝaj floroj de EKE anstataŭis florbukedon por kiu ni kolektis monon, sed sendis la sumon al Bona Espero Brazilo (€225); Jeannette transdonis al ni la kompaton kaj dankon el Brazilo.

Piet voĉlegis fabelon tradukita de Zamenhof.

Sur granda ekrano Mareje montris nin bildijn pri 50 jaroj da aktivecoj en EKE.

Cobi kunportis albumon kun fotoj kaj eltondaĵo, kiu rondiris en la salono.

Jeannette kaj Rob recitis kune poemon.

Micha regalis nin je belega kaj bongusta kristnaska torto kun kremo ornamita per ruĝaj kaj verdaj kristnakaj kringoj.

Kun danko kaj bondeziroj ni adiaŭis.

 

Raportis: Cobi Braamkolk.