Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: oktobro 2016

Temo: Koloraj Rakontoj (La invito PDF)

Dato: Kunveno okazinta la 19-an de oktobro 2016 en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20a h.

Ĉeestantoj: An, Catrien, Coby, Jeannette, Marije, Micha, Peter, Rob, Tonny (9).
Sciigis neĉeeston: Anne-Marie, Piet, Ralph, Twan (4).

Rob gvidis la programon kaj malfermis la kunvenon.

Komunikoj

Programo: Koloraj Rakontoj

Rob prezentis la ludon por ni: Li elektis tri kartludojn por ni, el blua ujo pri maro/ŝipo, verda ujo pri arbaro kaj blanka ujo pri fantomoj.

Je unu flanko staris bildo kun eta teksto, kaj je la alia flanko staris rakonteto pri la bildo. Rob donis kelkajn indikojn kaj ĉiuj rajtis demandi per mallongaj demandoj por trovi respondon al la fina frazo de la enigmo "pri kio aŭ kiu estas la bildo aliflanke?" Ni kiel publiko ne trovis rapide la solvojn.

Fino

Je la 22-a horo Rob fermis la kunvenon.

La venontan kunvenon Peter migros en Nov-Zelando, kaj Jeannette en Madejro.

 

Raportis: Jeannette.