Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: januaro 2018

Temo: Skrablo (La invito PDF)

Dato: Kunveno okazinta la 17-an de januaro 2018a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20a h.

Ĉeestantoj: An, Cobi, Jeannette, Karina, Marije, Rob, Wim (7).
Sciigis neĉeeston: Anne-Marie, Catrien, Micha, Peter, Piet, Ralph, Tonnie, Twan (8).

Rob gvidis la programon kaj malfermis la kunvenon.

Komunikoj

Raporto pri la antaŭa kunveno

Protokolo de decembro 2017, Jeannette laŭtlegis ĝin kaj la membroj aprobis.

Programo: Jarraportoj & Skrablo

Kutime en januaro ni havas la financan kaj societan jarraporton de la antaŭa jaro. Marije laŭtlegis la jarraporton kaj tion ni ankaŭ sendos al Esperanto Nederland. An faris kun Jeannette la financan raporton kaj rimarkis ke kelkaj membroj ne ĝustatempe pagis la kotizon 2017. Bonvolu atenti ke la kotizo estas pliatigita al 30,00 EUR.

Post la paŭzo ni ludis la faman konatan ludon “Skrablo” el Eindhoven. Estas ankaŭ kun supersignoj kaj la ludo funkcias precize kiel en ĉiuj aliaj lingvoj. Ne ĉeestis multaj membroj, sed ni ludis duope kaj Rob sole. Finfine An kaj Karina havis la plej multajn poentojn kaj gajnis!

Fino

Rob pri la programoj de la venontaj monatoj: kiu prizorgos kiam? Do, Marije en februaro pri la homa korpo; Wim en marto pri komputila vortinstruado; en aprilo Rob pri koloraj rakontoj; en majo An pri Zamenhof; en junio Jeannette pri revuo Esperanto; en oktobro Karina pri poezio; en decembro Zamenhof vespero por ĉiuj. Sed por novembro mankas prizorganto, kiu havas ideon?

Rob fermis la agrablan kunvenon je la 22.15 horo.

 

Raportis: Jeannette.