Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: majo 2018

Temo: Tekniko (La invito PDF)

Dato: Kunveno okazinta la 16-an de majo 2018a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20a h.

Ĉeestantoj: An, Piet, Wim, Tonnie, Mareje, Peter, Ralph, Catrien, Karina, Rob, Anne-Marie (11).
Sciigis neĉeeston: Jeannette, Cobi, Micha, Twan (4).
Gasto: Jean-Jaques Wintraecken.

Jean-Jacques Wintraecken prelegas pri la temo: Ĉu kapteblas la tempon? Pri tempomezurado tra la jarcentoj.

Komunikoj

Protokolo pri la antaŭa kunveno

Pro neĉeesto de Jeannette Mareje laŭtlegis la protokolon de aprilo 2018a kaj la membroj aprobis ĝin.

Prelego: Jean-Jacques Wintraecken - Ĉu kapteblas la tempon?

An enkondukas la preleganton Jean-Jacques Wintraecken.
Li prelegas pri la temo: Ĉu kapteblas la tempon? Pri tempomezurado tra la jarcentoj.

Ĉu en Koreio nun fruas aŭ malfruas?
Jen la enkondukaj vortoj de Jean Jaques.
Ni cerbumis pri la respondo kaj sekve reiris al la pratempo.
Tiam la homaro nur havis la sun- kaj lunlumojn.
Poste kandelojn, oleolampojn, akvohorloĝon, sablohorloĝon, sunhorloĝon. Ĉiuj kompreneble ne tre fidindaj kaj precizaj.
Aperis la mekanikaj horloĝoj ĉirkaŭ 1400-1600 sur preĝejoj kaj monaĥejoj, ekzemplo estas la astrnoma horloĝo en Prago
Novaj inventoj sekvis: Pendolo – Ellasilo. Nederlandano Christian Huygens inventis la unuan Pendolhorloĝon en 1658.
Pasis eltrovaĵoj kiel risorto-veer, heliko-slak, la mekanika poŝhorloĝo .

Finfine sekvis diskuto: Ĉu tempo ekzistas - ĉu estas iluzio? Kiu scias la respondon?
Ni Eke-anoj aŭdis multe kaj vidis interesajn bildojn. Sufiĉe por pripensi.

Koran dankon Jean-Jaques

https://tinyurl.com/tempomezurado

 

Raportis: Mareje.