Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: septembro 2018

Temo: Travivaĵoj en la pasintaj monatoj. (La invito PDF)

Dato: Kunveno okazinta la 19-an de septembro 2018a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20a h.

Ĉeestantoj: An, Cobi, Marije, Piet, Rob, Anne-Marie, Tonnie, Catrien (8).
Sciigis neĉeeston: Katrina, Micha, Jeannette, Ralph, Peter, Twan (6).

Ĉiuj klubanoj rakontis ion dum 10 minutoj.

Komunikoj

Raporto pri la antaŭa kunveno

Pro feriado de Jeannette Marije laŭtlegas la protokolon de junio 2018a kaj la membroj aprobis ĝin.

Programo hodiaŭ: Travivaĵoj en la pasintaj monatoj.

  • Piet: Li rakontas pri la nova loĝejo. Surtera apartemento apud la flegejo De Akkers en Nuenen Centro. Tre plaĉas al li kaj al Sini. Eĉ tiel ke ŝi en la mateno jam ekiras kaj sidiĝas sur la teraso.
  • Tonnie: Ne vojaĝis en longa distanco sed vizitis familianojn en Lothem. Konata loko pro la rozkulturo. Li pramveturis sur la Mozo kaj ĉeestis poste la Beneluksan Kongreson en Houthalen, Belgio.
  • Anne-Marie: Ne feriadis sed tamen vojaĝis kun familianoj al Madrido. Kauzo: manko de aviadila sperto de unu el ili. Vizitoj al katedralo, reĝa palaco kaj malnova urbo. Krome ŝi kontaktis kun tiea esperantisto pere de Amikumu. Tiel povis ĉeesti klaso kun studentoj.
  • Marije: Kun Catrien kaj Jeannette ŝi ĉeestis OSIEK konferencon, montris bildojn pri Gresiljona kastelo kaj rakontis pri travivaĵoj kaj renkontoj.Inter alie kunkastela fantomo.
  • An: Feriadis en Svedio. Pro varmeco la familio malmulte iniciatis, iom da promedo, naĝado ktp.
    Poste ŝi okupis pri la Beneluksa Kongreso en septembro kaj montris en trajnrapide centojn da bildoj. Krome rondirigis la kongreslibron. Entute ĉesstis preskaŭ 50 personoj la konferencon.
  • Cobi: Restis hejme sed tamen estis tre okupita ĉar akceptis frato de Ab kun la edzinon. Kune ili festis la 25jariĝa geedziĝfesto de filino Inge kun René.
    Entuziasme parolis pri :”het op kot gaan” van unu el la genepoj. Ŝi plie sprite rakontis pri pliaj vojaĝintaj gefamilianoj.
  • Catrien: Post Gresiljono ŝi veturis al Prago por renkonti malnovaj geamikoj.Kune kun ili Catrien ekskurzis. i.a. al ekspozicio de Mucha, de folklorartaĵoj, al subĉiela muzeo, kaj al malgranda vilaĝeto Kukc. Tie troviĝas antikva apoteko, treege vizitinda.
    En Jičin troviĝas tilia aleo kun 400 jaraĝaj arboj.
  • Tilia aleo en Jiĉin

    Tilia aleo en Jiĉin.
    Bildo prenita de interreto, vidu Wikipedio.

  • Rob: Kompreneble parolis pri la Nimega marŝado. Li surhavis specialajn t-ĉemizojn kun paroligaj tekstoj.
    Per tiuj li sukcese kontaktis la kunmarŝantojn kaj reklamis Esperanton. Por la venonta jaro Rob jam havas planojn pli detalajn. Eĉ klopodas iomete instrui nian lingvon survoje. La teksto vortas esprimojn kiel:
    - Pometo-Oveto
    - Arikidoj
    - Fluteto 1 cenda
    - Peco de kuko
  • Konklude:

    Menciindas kompreneble la regalo de Cobi. La membakita pomtorto tre tre bongustis. Kiu ne ĉeestis la vesperon ne nur maltrafis interesajn raportojn sed eĉ pli la torton de Cobi.

     

    Raportis: Mareje van Erp.