Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: januaro 2019

Temo: Skrablo (La invito  PDF)

Dato: Kunveno okazinta la 16-an de januaro 2019a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20a h.

Ĉeestantoj: An, Cobi, Marije, Rob, Peter (5).
Sciigis neĉeeston: Karina, Micha, Jeannette, Ralph, Twan, Piet, Catrien, Tonnie, Anne-Marie (9).

Rob gvidis la programon kaj malfermis la kunvenon.

Komunikoj

Raporto pri la antaŭa kunveno

Pro neĉeesto de Jeannette Rob laŭtlegas la protokolon de decembro 2018a kaj la membroj aprobis ĝin.

Sekve ni laŭvice laŭtlegis la de Jeannette faritan jarraporton. Ĉio estis bone vortigita.

An disdonis la financan raporton kaj klarigis la ciferojn. Sekve de la rezulto ni proponis regali la ĉeestantaron, estas ja nur kvin personoj!!

Krome An proponis aĉeti kelkajn novajn eldonojn ĉe UEA por nia libroŝranko. La nuna stoko estas sufiĉe malnova kaj bezonas re-ordigon/novigon.

An komunikas ke Jeannette havas proponon por la pikniko, ni povas iri al la teknika muzeo en Neerpelt en septembro 2019.

Programo: Skrablo

Ĉar ni estas nur kvinope Rob proponas ke An kaj Peter kune ludas, Cobi kun Mareje kaj li memstare.

Kreive kaj pene aperis la literkartetoj sur la tabulo kaj foje io ne estis aceptita kaj eĉ mensoge metitaj. Memoru la komencan vorton “jaŭdo”. Tiuj estis poste punitaj ĉar ili malgajnis.

La rezulto:
La flavuloj, Cobi kaj Mareje 155
La verdulo, Rob 185
Kaj la oranĝuloj, Peter kaj An 202.

Ĉiu ricevis premion, belfloran primolon.

Iom post la 22a horo Rob fermis interesan vesperon.

 

Raportis: Mareje van Erp.