Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: septembro 2021

Temo: Ferioj kaj COVID-krizo (La invito  PDF)

Dato: Kunveno okazinta la 15-an de septembro 2021a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20a h.

Ĉeestantoj: Mareje, Coby, Karina, Tonnie, Rob, Jeannette, An (7).
Sciigis neĉeeston: Anne-Marie, Catrien, Micha, Ralph (4).

Ĉiuj klubanoj rakontis ion dum 10 minutoj.

Komunikoj

Raporto pri la antaŭa kunveno

Ne farita aŭ ne trovita.

Programo: Rakontoj pri ferioj kaj la COVID-krizo.

  • Rob denove marŝis la kvartaga marŝo de Nijmegen, sed en la ĉirkaŭaĵo de Best ĉar ĝi ne okazis en Nijmegen. Li tamen ricevis medalon kaj montris ĝin. Li ankaŭ rakontis ke li havas alian laboron, en Amsterdamo.
  • Tonnie multe ekzercis sian Esperanton pere de Zoom-sesioj el Belgio kaj Britio.
  • An vojaĝis al la sudo de francio kaj havis trankvilan ferion.
  • Karina estis en Svedio kaj tie renkontis amikinon kiun, kiel ŝi, ankaŭ ŝatas poezio kaj poemojn.
  • Jeannette bedaŭrinde malofte forlasas la domon, ĉar ŝi vidas tre malbone nun.
  • Mareje rakontis pri la longa periodo sen genepoj. Ŝi montris fotojn kaj la lasta estis tre kortuŝa: Foto de Hans (la edzo de Mareje) kaj nepino kiuj staras antaŭ plasta muro kiu estis speciale preparita por enmeti la brakoj tiel ke ili povis brakumi.
  • Coby havis por ni belan taskon. Malgraŭ ŝia 93 jaroj, ŝi ankoraŭ bone pensas al nia klubo. Ŝi baldaŭ ekloĝos en maljunuleo kaj jam nun manĝas tie de tempo al tempo. Tie oni havas belajn napketojn kun tekstoj en tegloj. Do Coby lasis nin traduki la tekstojn en esperanto. Tre amuza kaj eduka tasko.
  • Konklude:

    Ni estis ĝojaj ke ni denove povis kunveni en la klubejo.

     

    Raportis: An Olijslagers.