Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: oktobro 2021

Temo: Ludoj kaj Esperanto (La invito  PDF)

Dato: Kunveno okazinta la 20-an de oktobro 2021a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20a h.

Ĉeestantoj: An, Cobi, Jeannette, Marije, Rob, Ralph, Tonnie (7).
Sciigis neĉeeston: Anne-Marie, Catrien, Micha, Karina (4).

Rob gvidis la programon kaj malfermis la kunvenon.

Komunikoj

Raporto pri la antaŭa kunveno

Protokolo de septembro 2021, An faris kaj laŭtlegis la protokolon de septembro 2021a kaj la membroj aprobis ĝin.

Programo: Ludoj kaj Esperanto

Rob prelegis, prezentis : Ludoj pere de, ene de Esperanto. Kiu iam vizitis Rob en sia hejmo scias pri ties hobio: muroj da ludoj.

Ĉi vesperon li prezentis diversajn ludojn. Originalajn kaj de li perlaboritajn. Pere de lumbildoj li montris la diversecon de la ludomondo.

Ekzistas ludoj perlaboritaj en multajn lingvojn, ludoj ankaǔ uzebla en esperanto , kelkaj haveblas ĉe UEA kaj ĉe privatuloj.

Ekzemploj pri internaciaj ludoj estas:
Monopolo, Risko, Skrablo, Rummykub, ŝakludo, damludi, domino.triomino…

Sekve li rondirigis diversajn originalajn kaj de li perlaboritajn ludojn kaj eĉ iu memfaritan unikan. Vere monstra laboro.

Li ofte devas mem traduki kaj la tekston sur la ludkartoj, kaj la eksplikon. Tio ne estas facila ĉar trovi bonan tradukon postulas profundan konon de terminaron…...kaj ampleksan vorttrezoron. Foje li devis esti tre kreiva en tio!!

Dankon por la prezentado.

Sekvis la ebleco starigi demandojn.

Ralph i.a. demandis:
1: de kie venas via intereso pri ludoj? -> “el mia junaĝo, de mia hejmo”
2: Ĉu vi kredas ke ludoj restas en la estonteco? -> “Jes, ili restas”
3-4-5: mi ne notis
6: Ĉu vi mem kreis ludon? -> “Ne”.

Konklude:

Eble ni (Mareje) estonte povas kunludi iun ne tro kriman ludon, faritan de li???? Mi mem estas scivola pri la ludo pere de desegnitaj kuboj!

Intermeze Cobi rakontis pri vojaĝo al iama Ĉeĥio-Slovakio en 1979.. kiel ŝi kaj Maaike ludis en la trajno kaj ĉe la familio kiun ili vizitis.

Iom post la 22a horo Rob fermis interesan vesperon.

 

Raportis: Mareje van Erp.