Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: februaro 2022

Temo: Entuziasmigi pri poezio

Dato: Kunveno okazinta la 16-an de februaro 2022a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20a h.

Ĉeestantoj: Karina, Jeannette, Cobie, Marije, An, Ralph, Rob (7).

Karina gvidis la programon kaj malfermis la kunvenon.

Komunikoj

An kaj Rob anoncis pri kelkaj Esperanto-kunvenoj kiujn oni povas partopreni en la baldaŭa estonto.

Raporto pri la antaŭa kunveno

La lasta kunveno estis en novembro 2021, sed mankis protokolon de tiu kunveno.
Pro la pandemiaj cirkonstancoj ni ne kunvenis en decembro kaj januaro.

An prezentis la financan raporton pri 2021. La pasinta jaro montris pozitivan rezulton por nia klubo pro tio ke la kunvenejo ne pagigis al ni ĉiujn vesperojn kiujn ni pro la pandemio ne povis kunveni.

Programo: Entuziasmigi pri poezio

Karina gvidis la vesperon kiu havis la temon: entuziasmigi pri poezio. Ni lernis pri la ekzisto de diversaj manieroj por instruado de lingvo kaj pri la lingvolerna procezo.

Unu ero estas la trejnado. Ĉiuj rakontis pri siaj propraj ekzercoj por korpo kaj menso: promenado, gimnastiko, ordigi domon, vorto- kaj ciferoludoj, legado.

Grava lingva ekzerco estas tradukado. Karina elektis por tio tri poemojn:
1. De moeder de vrouw, de Martinus Nijhoff
2. De dapperstraat, de J.C. Bloem
3. Woningloze, de J. Slauerhoff

Antaŭ la kunveno Karina kaj Marije jam tradukis, ĉiu aparte, la unuajn du poemojn. Ĉi-vespere ni kune diskutis iliajn tradukojn. La trian poemon ni grupe tradukis kaj pridiskutis.

Konklude:

Estis tre interesa vespero en kiu ni multe praktikis la lingvon Esperanto.

Vortoj/lingvaĵoj priparolitaj:

sorto / speco
trajni / trejni
ĉelo / celo
meenemen / meebrengen
ĥoro = koruso
protokolo = notulen, schriftelijke vastlegging (protocol)
ceremoniaro = het ceremonieel (protocol)
instrukciaro, direktivo, (kondut)regularo zouden vertalingen kunnen zijn voor het woord protocol in de betekenis van "vastgelegde voorschriften" ?

Interesaj ludoj kaj retejoj menciitaj:

esperanto.cat/wordleo
Wordfeud

 

Raportis: Ralph Schmeits.