Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: oktobro 2022

Temo: Proverbaro (La invito  PDF)

Dato: Kunveno okazinta la 19-an de oktobro 2022a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20a h.

Ĉeestantoj: An, Tonnie, Rob, Karina, Marije, Ralph (6).
Sciigis neĉeeston: Coby, Anne-Marie (2)

Komunikoj

Je 20:15 Rob malfermis la kunvenon.

Ralph prizorgos la programon en aprilo kaj Tonnie prizorgos la programon en majo.

Mareje demandas ĉu ni daŭrigu la kunvenojn. Ŝi ne plu volas esti la kontaktpersono por De Uitwijk kaj prizorgi la adresaron. An transprenos tiujn taskojn.
Ĉar Jeanette ne plu povas esti kasisto ni serĉas alian personon por esti la dua kasisto. An estas la unua kasisto kaj Tonnie prezentas sin kiel dua kasisto.

Raporto pri la antaŭa kunveno

Mareje verkis ĝin kaj prelegis ĝin.

Programo: Proverbaro Esperanta

Rob prezentis kvizon pri la Proverbaro Esperanto. Temis ne nur pri la lasta eldono, sed ĉefe pri la unua eldono de la libro fare de L.L. Zamenhof kaj postaj eldonoj. La demandoj estis sufiĉe malfacilaj, sed ni lernis interesajn faktojn el la historio.
Post la paŭzo ni daŭrigis per 5 demandoj pri listo de proverboj kaj provis ankaŭ trovi la nederlandan ekvivalenton.

Je la 22.00h Rob fermis la kunvenon. Ni dankas lin pro lia interesa kontribuo.

 

Raportis: An Olijslagers. Eindhoven la 21an de oktobro 2022.