Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: novembro 2022

Temo: Kaŝitaj objektoj(La invito  PDF)

Dato: Kunveno okazinta la 16-an de novembro 2022a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20a h.

Ĉeestantoj: Jeannette, Marije, Tonnie, An, Ralph, Karina, Rob, Coby (8).
Sciigis neĉeeston: -

Raporto pri la antaŭa kunveno

An verkis kaj laŭtlegas la protokolon de la pasinta oktobra kunveno.

Komunikoj

Programo: Kaŝitaj objektoj

Mareje organizis tiun ĉi vesperon. Ŝi ordigis hejme siajn ŝrankojn kaj kunportis diversajn interesajn objektojn el iamaj tempoj. La objektoj troviĝis en ligna kesto kovrita per tuko. Ĉiu persono ricevis la vicon por priskribi unu el la objektoj kiuj estis kaŝitaj en tiu kesto.

La persono kun la objekto priskribis ĝian formon, grandecon kaj aspekton kaj ĉiuj aliaj provis diveni kio estas la kaŝita objekto kaj kio estus bona vorto en Esperanto por ĝi. Laŭ tiu maniero ni traktis 14 objektojn:

  1. aĵo kiu pendis super bebo en lulilo; temis pri eta ornamaĵo kun kristana kruco sur ĝi
  2. granda paperkunpremilo
  3. kandeloestingilo
  4. mura sanktakvujo el metalo kaj vitro
  5. kartonaĵo kun 6 vestaĵobutonoj
  6. kartona subglaso
  7. rulaĵo de mentopasteloj
  8. ŝtrumpoŝtoplignaĵo
  9. fingringo
  10. enŝuigilo (schoenlepel)
  11. plia mura sanktakvujo, sed tiu ĉi el porcelano
  12. kurtenaj stangofinaĵoj
  13. radeto por transpreno de ŝablonoj sur ŝtofo
  14. hufofero

En la paŭzo Karina ankoraŭ laŭtlegis la poemon "taalbonbon" (lingva pralino) kaj ni kune provis surloke traduki ĝin.

Estis amuza kaj paroliga vespero. Oni dankas al Marije por la organizado.

 

Protokolis: Ralph Schmeits en 16 novembro 2022.