Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: decembro 2022

Temo: la kutima Zamenhof-vespero(La invito  PDF)

Dato: Kunveno okazinta la 21-a de decembro 2022a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20a h.

Ĉeestantoj: Jeannette, Marije, An, Ralph, Rob, Micha (6).
Sciigis neĉeeston: Tonnie ne venis ĉar li bonvenigas novas nepinon.

Raporto pri la antaŭa kunveno

: Ralph verkis kaj laŭtlegas la protokolon de la pasinta novembra kunveno.

Komunikoj

Programo: Zamenhof-vespero

Kiel kutime, ĉi tiu decembra kunveno estis organizita de Ĉiuj klubanoj. Ĉiu kunportis frandaĵojn. Rob kunportis belajn kristnaskajn lampetojn. La ĉeestantoj faris ĉiu po etan kontribuon:

Marije pretigis belan lumbildan prezenton de vortoj kiujn oni devis diveni helpe de kelkaj lozaj literoj kaj helpbildoj. La fino de vorto estis samtempe la komenco de sekva vorto.

An trovis amuzan kristnasketosan mallongan filmeton tradukitan en Esperanto.

Ralph igis ĉiujn traduki mallongan pecon el dishakita rakonto. Post la tradukado ĉiuj laŭvice legis sian pecon kaj estiĝis kompleta rakonto.

Rob listigis ĉiujn bestojn kiuj aperas jen kaj jene en Esperantaj proverboj. Li montris plurajn amuzajn pribestajn proverbojn.

Jeannette prezentis la poemon Dialogo de Julia Sigmond.

Micha rakontis pri la komencaj tempoj kaj fruaj ideoj de Kristnasko. Li ankaŭ regalis nin per sensukera torto el fagopira faruno.


La vespero estis etosplena. Espereble venontjare kun iom pli da ĉeestantoj.

 

Protokolis: Ralph Schmeits en 21 decembro 2022.