Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: januaro 2023

Temo: Skrablo(La invito  PDF)

Dato: Kunveno okazinta la 18-a de januaro 2023a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20a h.

Ĉeestantoj: Jeannette, Marije, An, Ralph, Rob, Karina, Tonnie, Cobi (8).
Sciigis neĉeeston: -

Raporto pri la antaŭa kunveno

Ralph verkis la decembran protokolon, sed forgesis plusendi kaj kunporti ĝin. Ĝi estos legita en la februara kunveno.

An verkis la jarraporton de EKE kaj prezentis ĝin. Ĝi aperos ankaŭ en Fenikso.

An prezentis la financan raporton de la pasinta jaro. Ni havis en 2022 etan malprofiton. An proponas ke ni akceptu ke en la venontaj jaroj ni havos deficitajn jarojn, pro tio ke la bankokonto ankoraŭ havas sufiĉan saldon kiun ni alikaze ne finuzos en la baldaŭa estonto. Oni proponas ke pro tio ni ankaŭ povas lasi la kotizojn provizore senŝanĝaj. La proponoj estis akceptitaj.

Komunikoj

An informas pri tio ankaŭ ke nuntempe la bankokonto ne plu povas esti registrita je la nomo de la klubo mem, ĉar nia klubo ne estas oficiale registrita ĉe KvK. La sola manier havi bankokonton estas havi ĝin je ies persona nomo. Tiamaniere ĝi nun estas ankaŭ ĉe la ĝisnuna kasisto Jeannette. Kiel novaj kasistoj, An kaj Tonnie anoncas ke ili baldaŭ malfermos novan bankokonton kaj fermos la malnovan. Tial, ĉiuj kiuj ankoraŭ devas pagi sian kotizon estas petitaj tion fari plejeble baldaŭ ankoraŭ al la malnova bankokonto.

Rob raportis ke li ĉeestis la pasintan Luminesk, en la unuaj tagoj de tiu ĉi jaro. En Luminesk li interalie diskĵokeis.

Karina proponas kiel venontan programon la tradukadon de anglalingvaj esprimoj kiujn oni foje tro ofte trovas en la nederlanda lingvo. Ni tiam prenos tian anglalingvan vorton aŭ esprimon kaj tradukos ĝin grupe en Esperanton. La temo estas proponita kaj provizore akceptita por oktobro 2023. Ĉiuj kiuj tion deziras povas jam nun komenci kolekti kelkajn el tiaj anglalingvaj esprimoj kiujn ni poste en oktobro komune povos traduki.

Anoncoj por venontaj eventoj:

Programo: Skrablo

Rob gvidis la ludon.

Skrablon ni ludis en 4 teamoj:
Oranĝa: Jeannette, Tonnie, Karina
Flava: Marije, Cobi
Blua: An, Ralph
Verda: Rob

La ludo liveris diversajn belajn vortojn, interalie:
gajnege
fili(o)
oj!
fuz'
pi'
semus
soj'
rob'
az'
ĵazo

La plej longaj vortoj estis gajnege kaj vortiĝi.

La teamoj finis kun jenaj poentoj:
blua: 188, organĝa: 166, flava: 158 kaj verda: 139.

Ralph kaj An gajnis la "eternan famon".

 

Protokolis: Ralph Schmeits en 18 januaro 2023.