Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: februaro 2023

Temo: Paronimoj (La invito  PDF)

Dato: Kunveno okazinta la 15-a de februaro 2023a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20a h.

Ĉeestantoj: Jeannette, An, Ralph, Rob, Karina, Tonnie, Cobi (7).
Sciigis neĉeeston: Mareje

Raporto pri la antaŭa kunveno

Ralph legis la protokolon de januaro kaj decembro.

Komunikoj

-

Programo: Paronimoj

An preparis paronimoj:
vorto preskaŭ samsona kiel alia, sed malsama en signifo.

Ŝi havas liston de 100 vortparoj.
Ni nomigas numeron, An donas la 2 vortoj. Ni deklaras la signifojn.
Ekzemploj :
vorto – forto; serĉi- ŝerci ;
juri – ĵuri ; plato -plado ;
buso -buŝo; diluvio -diluvo;
vesto -veŝto; debeto-debito;
klara-klera; parto-partio;
madarino-mandareno

Post la paüzo, An disdonas kartojn kun du vortoj. Ni faras frazojn, en kiuj la vortoj estas menciitaj :
Ekzemple :
Organo-orgeno;
Kaprico-kapriĉo ;
Burilo-barelo ;
Nacio- Nazio:
Pulvo-polvo.

Fino : je la deka horo.

 

Protokolis: Karina Scharff en februaro 2023.