Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: majo 2023

Temo: Puzloj (La invito  PDF)

Dato: Kunveno okazinta la 17-a de majo 2023a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20a h.

Ĉeestantoj: Jeannette, An, Ralph, Rob, Karina, Tonnie (6).
Sciigis neĉeeston: Mareje kaj Monique

Raporto pri la antaŭa kunveno

Rob legis la protokolon de la kunveno en aprilo.

Komunikoj

An havas anoncojn pri venontaj eventoj:

Rob atentigas pri nova retejo: miavivo.net.

Programo: Puzloj

Tonnie pretigis kelkajn puzlojn. Estis tri krucvortaj enigmoj kaj unu lumbilda enigmo. Ĉe ĉi tiu lasta Tonnie montris per la lumprojekciilo diversajn fotojn kaj desegnaĵojn kaj ni rajtis diveni kio estas la vorto en Esperanto por tiuj montritaj objektoj. Per la puzloj ni lernis diversajn belajn vortojn kaj vortojn, kiuj estis novaj por multaj el ni, kiel ekzemple:
ampolo, jugo, kleo, epoleto, mikskrano, birdotimigilo, damaska tuko, vanelo, boleroĉapelo, sortobato, tonelaro, prujno kaj rismo.

Estis tre interesa kaj amuza programo.

Fino : je la deka horo.

 

Protokolis: Ralph Schmeits en majo 2023.