Temo: Poezio kaj anglismoj (La invito
)
Dato: Kunveno okazinta la 18-a de oktobro 2023-a en De Uitwijk, Eindhoven je la 20-a horo.
Ĉeestantoj: Jeannette, An, Ralph, Rob, Karina, Marije, Monique, Tonnie, Cobie (9).
Sciigis neĉeeston: neniu
Ralph legis la protokolon de la antaŭa kunveno.
Karina disdonis du poemojn:
Dua parto: Anglismoj
Karina denove disdonis paperon kun listo da vortoj kiujn ni transprenis el la Angla. Ni laŭvice tradukis kaj diskutis la vortojn. Ni lernis multe da novaj vortoj. Ekzemple: korpogardisto, retumi, kontrolpanelo, retpirato, helpservo, ekzaltiĝo, ...Fino : je la deka horo.
Raportis: An Olijslagers
La du poemoj (laŭ mia traduko):
| Venĝemo | Wrok (Roque Dalton) |
|---|---|
| Lando mia, vi ne ekzistas | Land van mij, je bestaat niet |
| Vi estas malbona silueto de mi mem | Je bent een slecht silhouet van mijzelf |
| Vorton kiun mi al la malamiko kredigis | Een woord dat ik de vijand wijsmaakte |
| Antaŭe mi kredis, ke vi estis tre malgranda | Vroeger dacht ik dat je heel klein was |
| Ke vi samtempe povus tuŝi norden kaj suden | Dat je noord en zuid tegelijk kon aanraken |
| Nun mi scias ke vi ne ekzistas | Nu weet ik dat je niet bestaat |
| Kaj, ke eĉ ŝajnas ke neniu bezonas vin | En dat het er zelfs op lijkt dat niemand je nodig heeft |
| Estas neniu virino kiu parolis pri vi | Er is geen enkele vrouw die over je sprak |
| Tio ĝojas min ĉar tio pruvas, ke mi inventis landon | Het maakt me blij want dat bewijst dat ik een land heb uitgevonden |
| La frenezulejo do ŝuldas ion al mi | Het gekkenhuis is mij dus iets verschuldigd |
| Iĝis mi dieto via koste | Ik ben een kleine god geworden, op jouw kosten |
| (Mi volas nur diri: esti eksa patrioto | (Ik wil maar zeggen: door ex-patriot te zijn |
| faras el vi eksa patrio) | maakt van jou een ex-vaderland) |
| Ĉiutage tiel estas ĉi tie | Zo is het hier elke dag (Herman de Conink) |
|---|---|
| Ĉiutage tiel estas ĉi tie | Zo is het hier elke dag |
| Floroj transpaŝas siajn limojn | Bloemen gaan de perken te buiten, |
| Arboj ĉion malordigas | bomen lopen in het honderd |
| Kaj de ĉie klareco alfluas | en van overal stroomt klaarte toe |
| Kiel homoj por piedpilka matĉo | als volk voor een voetbalwedstrijd |
| Jam la suno venas sur la kampo | Reeds komt de zon op het terrein |
| radioj de memfido | stralen van zelfvertrouwen |
| Kaj same fortaj estas la poetoj ĉi tie | En even sterk zijn hier de dichters |
| Iliaj fortaj bildoj prilaboras la realecon | Hun stevige beelden bewerken de realiteit |
| kiel kamparanoj la teron | als boeren het land |
| Kompletan realon ili povas | een hele werkelijkheid kunnen zij |
| porti en siaj brakoj | in hun armen dragen |
| Mi amas ĉi tiun landon | Ik hou van dit land |
| Se mi iam elmigras, mi ĝin kunportas | Als ik ooit uitwijk neem ik het mee |
| Mi diros ĝian nomon | Ik zal zijn naam noemen |
| kaj ĝi sekvos min | en het zal me volgen |