Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: januaro 2024

Temo: Ludo: Skrablo (La invito  PDF)

Dato: Kunveno okazinta la 17-a de januaro 2024-a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20-a horo.

Ĉeestantoj: Jeannette, An, Ralph, Rob, Monique, Cobi (6).
Sciigis neĉeeston: Marije, Tonnie

Raporto pri la antaŭa kunveno

Rob legis la protokolon de la antaŭa kunveno.

Jarraporto kaj financa raporto

An preparis la jarraporton pri 2023 kaj ankaŭ la financan raporton pri la pasinta jaro. Tonnie kontrolis kun An la ciferojn. Ĉiuj dankis al An pro la raportoj kaj Tonnie pro lia helpo ĉe la financoj. La jarraporto povas esti sendita al Fenikso.

Komunikoj

Programo: Ludo: Skrablo

Rob gvidas kiel kutime la ludon, pendita kontraŭ la muro.

Estante kun 6 personoj ni kreis 3 grupojn de po 2 personoj. La flava grupo konsistis el Jeannette kaj An, La verda el Rob kaj Monique kaj la oranĝuloj estis Ralph kaj Cobi.

Ni trovis la jenajn vortojn:
logo(n), notind, pint(iĝi), ŝi, (ĵaz)ŝipero, jur, sidadi, (in)formo(j), tordu, kekso, vekad, ĉio, bas, scia(s), ĉial, his kaj fratamo.

Per la vortkunmetado ni venis al 171 (verduloj), 175 (flavuloj) kaj 186 (oranĝuloj) poentoj. Sed la fina rezulto estis tio kio pleje gravis: agrabla vespero.


Fino : je la deka horo.

 

Raportis:Ralph Schmeits