Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: aprilo 2024

Temo: Vortpuzloj (La invito  PDF)

Dato: Kunveno okazinta la 17-a de aprilo 2024-a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20-a horo.

Ĉeestantoj: Marije, An, Monique, Rob, Ralph (5).
Sciigis neĉeeston: Jeannette, Karina (2)

Raporto pri la antaŭa kunveno

An legis la protokolon de la antaŭa kunveno.

Komunikoj

Programo: Puzloj

An pretigis 3 puzlojn.

Ni komencis per krucvortenigmo ĉikaŭ la temo printempo.

Sekvis vortoserĉo-enigmo (vortokrado) kaj post la paŭzo ni finis per plia krucvorta enigmo.

Por ĉiu homo estis minimume po kelkaj novaj vortoj kiujn ni lernis.
Ekzemple:
 hebeta (idiota, malinteligenta)
 etiola (pala, blankiĝinta)
 boaco (speco de rangifero)
 suspensromano (streĉromano)
 bideo (malalta lavujo por lavi la mezajn partojn de korpo)
 ukazo (dekreto el la rusia cara epoko)
 gazo (lumtrairiga, sed ne travidebla ŝtofo)
 objektivo (lensaro de fotilo)

Ni konversaciis multe en Esperanto kaj dankas An pro la preparo de la puzloj.

 

Raportis: Ralph Schmeits