Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: majo 2024

Temo: Rakontu al ni (La invito  PDF)

Dato: Kunveno okazinta la 15-a de majo 2024-a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20-a horo.

Ĉeestantoj: An, Rob, Ralph (3).
Sciigis neĉeeston: Marije, Monique (2)

Raporto pri la antaŭa kunveno

Ralph legis la protokolon de la antaŭa kunveno.

Komunikoj

Programo: Rakontu al ni

Rob invitis nin rakonti iun historion, vere aŭ ne.

Rob komenciĝis kaj rakontis pri la operacio Decibel en 1995 (10/10). La telefonnumeroj ŝanĝiĝis al 10-cifera sistemo. Rob faris programon por aŭtomate ŝanĝi la numerojn en la datumbazo de la sistemo. Ankaŭ la klientoj povis uzi tiun programon - kontraŭ pago evidente.

Ralph rakontis pri lia nova Visa-debit karto kiu ne funkciis ĉe Albert Hein. Li kontaktis la oficejon, sed nenio okazis. Nur post longa tempo la softvaro en la kaso estis adaptita.

An rakontis pri amikino kiu subite malaperis. Post longa tempo ŝi ricevis belegan leteron de la amikino kiu nun loĝas sur fora insulo kaj tie estas la plej grava kaj plej bona prizorgita persono.

Post la paŭzo ni daŭrigis:

Ralph prelegis parton el libreto: La benko de la promenejo. Amuza KAREN rakonto.

Rob parolis pri kelkaj tekstkonversacioj.

An rakontis pri la EEK en Strasburgo

Rob havis ankoraŭ rakonton pri soldato.


Ni dankas Rob pro la instigo paroli multe en esperanto.

 

Raportis: An Olijslagers