Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: septembro 2024

Temo: Someraj travivaĵoj (La invito  PDF)

Dato: Kunveno okazinta la 18-a de septembro 2024-a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20-a horo.

Ĉeestantoj: An, Marije, Monique, Giulio, Ralph, Karina kaj Rob (7).
Sciigis neĉeeston: -

Raporto pri la antaŭa kunveno

Rob kunportos venontfoje la protokolon de junio 2024.

Komunikoj

Programo: Someraj travivaĵoj

Ĉiuj rakontas en Esperanto pri siaj travivaĵoj en la somero.

Giulio partoprenas nun por la unua fojo en EKE. Li iris ĉi-somere al IJK en Litovio. Por iri tien li uzis trajnojn, pramon kaj busojn. Poste la vojaĝo daŭrigis al Stokholmo kaj Hamburgo. Kiam li portis verdan jakon en IJK homoj demandis ĉu li estas verda skolto. Giulio estas skoltestro, sed ne ĉe la esperantistaj skoltoj. Kun verda jako li do ne estas verda skolto, sed skolto verda.

Karina vizitis Grekion kadre de grupa vojaĝo al Kreto. Kunvenis homoj kun prelegoj kaj aktivaĵoj ĉirkaŭ la germanaj filozofoj Heidegger kaj Eckart. Dum la evento Karina gastis en la oriento de Kreto en domo konstruita kontraŭ roko kun bela rigardo al la maro. Ŝi eĉ komencis lerni la grekan.

Monique pretigis belan tekston pri hodiaŭ, la 18-a de septembro. En 1944 tio ja estis la tago kiam Eindhoven estis liberigita en la dua Mondmilito. Monique listigis plurajn homojn kiujn ŝi konis aŭ ankoraŭ konas kiel ŝia bopatro kiuj kiel infano travivis la militon. Ankaŭ Marije aldonas kelkajn infanajn memoraĵojn pri la milita tempo. Monique prave ripetas: por ke ni ne forgesu. La teksto estis bele kombinita kun la raporto pri la somera vojaĝo de Monique al Kimrio. Tie ŝi vizitis la kastelon de Cardiff kiu en la milito estis uzita kiel ŝirmejo kontraŭ bomboj por la lokanoj.

Ralph somerferiis kiel kutime en suda Francio ĉe la Mediteraneo. Li vidis citronujon kaj belajn bugenvilojn kaj ĉi-jare li vizitis ankaŭ kelkajn art-ekspoziciojn en Francio. En Nederlando li vizitis la kastelon De Haar, Deventer, diversajn muzeojn kaj faris kelkajn promenadojn.

Marije faris biciklan rondon de 80 km. Ŝi montris bildojn de vilaĝoj kiujn ŝi atingis dum la biciklado kaj la EKE-anoj rajtis diveni en kiu loko la bildo estis farita. Ni konatiĝis tiamaniere kun la monaĥeja turo kaj akvomuelejo de Nederwetten, de la preĝejaj turoj de Son kaj St. Oedenrode, de la centro kaj muelejo de Schijndel. Sekvis St. Michielsgestel, Dukarbaro (Den Bosch) kie Marije vizitis ekspozicion en la Noordbrabants Museum. La itinero daŭrigis tra Vught, Liempde kaj reen al Nuenen irante laŭ bela ponto inter Son kaj Nuenen ĉe kiu troviĝis antaŭe la Steenen Huys. La itinero estis kompilita per biciklo-nodo-punktoj ("fietsknooppunten").

Rob parotprenis tradicie ankaŭ ĉi-jare la grandan marŝadon en Nimego. Krome li ĉeestis la LowLUG-eventon en Meijel kie kunvenas entuziasmuloj pri LEGO-brikoj. Rob prezentis tie 6 urberojn: tio estas 6 kvadrataj pecoj sur kiu oni konstruas parton de urbo. Surloke en la evento oni kunmetas la memkonstruitajn urbopartojn kaj tiel kreiĝas granda komune kreita tiel nomata mikro-urbo ("micropolis"). Por la evento Rob prezentis tie siajn 6 urbopecojn el kiu unu havis la formon de tegolita placo kun floroj kaj aliaj ornamaĵoj, sed la placo estas konstruita tiel ke oni povas ĝin skani kiel QR-kodon.

An feriis kun la familio en la sud-okcidenta parto de Francio: inter Tuluzo kaj la montaro. Ŝi restadis en tre malgranda vilaĝo en kiu eĉ ne bakisto haveblis. Surmape bela itinero montriĝis en la realo malfacile irebla pado. Promenado al apuda vilaĝo fariĝis tiel aventura evento. Ŝi vizitis diversajn vilaĝojn kiuj fiere portas ĉiuj la titolon "la plej bela vilaĝo de Francio". En la naturo ŝi vidis vesperton kaj kolibro-papilion.


Dankon al An pro la prizorgo de la komputilo per kiu pluraj el ni povis montri fotojn dum la prezentado. Estis agrabla vespero en kiu Ĉiuj multe parolis en Esperanto.

 

Raportis: Ralph Schmeits