Raporto: novembro 2024
Temo: : Nia libroj
Dato: Kunveno okazinta la 20-a de novembro 2024-a en De Uitwijk, Eindhoven je la 20-a horo.
Ĉeestantoj: An, Monique, Giulio, Ralph, Rob kaj gasto Tobiasz (6).
Sciigis neĉeeston: Marije
Raporto pri la antaŭa kunveno
Monique legis la protokolon de oktobra kunveno.
Komunikoj
- An vizitis Jeannette. Rob vizotos Jeannette en novembro. Ralph vizitos Coby en novembro. An vizitos Coby en decembro
- Giulio iris al Leeuwarden por e-ista tabloluda kunveno.
- Jarfine okazos NR kaj Luminesk.
- En sabato 23 novembro kristnaska bazaro en Essen (DE).
Programo: Niaj libroj
La programon prizorgis Rob.
- An legis la Ŝtona Urbo de Anna Löwenstein. Leginte la invitilon en kiu oni estis invitita
legi ion ĝuste ne en Esperanto. Tio donis al ŝi la ideon kompari la Ŝtona Urbo kun la franclingva libro
La femme au temps des cathédrales de Régine Pernoud. Ambaŭ estas libro en kiu virinoj estas ĉefroluloj
kaj ambaŭ libroj estas romanoj sed bazitaj sur historiaj faktoj. Tiel oni ricevas belan vidon al la vivo
en alia epoko kaj el virina vidpunkto. Ekzemple ke virinoj ne havis rajtojn, sed jes devojn. Post lego
de ambaŭ libroj estas interese kompari du historiajn epokojn.
- Giulio legis Tinĉjon kaj la Templo de la Suno. Li donis kelkajn ekzemplojn de belaj tradukoj de nomoj
kiel Ĉicerono kaj Tsicerono. Ni parolis pri Milu la hundo kaj la kidnapita Sungirul'. Tinĉjo kaj Hadoko provis
serĉi kaj liberigi la kidnapiton. Kelkaj klubanoj lernis novan vorton dank' al la prezento de Giulio: ljamo estas
la besto kiu nomiĝas en la nederlanda lama.
- Rob legis la libron Count to Ten de Karen Rose. Li legis ne nur tiun libron sed eĉ 20 pliajn de la sama
verkistino en la sama serio de krimromanoj. Restas ankoraŭ 4 legotaj kaj mankas ankoraŭ 5 aŭ 6 en la serio por
kompletigi la seriegon. Unu el la interesaĵoj de ĉi tiuj libroj estas ke ĉiufoje temas pri tutnova rakonto kun
malsamaj ĉefroluloj por ĉiu aparta libro kaj tamen ekzistas ligoj inter la libroj: tiu kiu legas multajn povos
malkovri amrilatojn inter certaj figuroj kiuj revenas tra la serio.
- Monique eklegis la libron There are rivers in the Sky de Elif Shafak pro tio ke laŭ recenzo en gazeto ĝi
estus altkvalita tre leginda libro. Ankaŭ ĉi-libro rakontas la historion de virino. Pri turkdevena virino laboranta
en brita universitato. Estas en si mem interesa historio, sed ne elstare verkita, malgraŭ tio ke la recenzinto
laŭdis ĝin.
La libro estis do iom seniluziiga kaj Monique ĝustatempe ĉesis daŭrigi la legadon. Ŝi donus 2 aŭ 3 stelojn al la libro
anstataŭ la 5 de NRC.
- Tobiasz nuntempe ne havas multan tempon legi paperan libron. Li pro sia laboro multe vojaĝas kaj uzas la vojaĝtempon
ne por legi, sed por aŭskulti librojn. La sperto pri aŭdlibroj estas alia: estas alia maniero koncentriĝi. Ĝi postulas
alimaniere atenton kaj se oni aŭskultas vespere kiam oni estas laca oni riskas endormiĝi aŭskultante. La nuna libro
kiun li priaŭskultas estas Immunitet verkita de la juristo Remigiusz Mróz. Oni sekvas la jurajn procesojn kaj malkovras
kiom komplikaj ili povas esti. Ju pli oni enprofundiĝas des pli oni malkovras pri rilatoj, povo kaj juraj komplikaĵoj.
- Ralph legis la franclingvan libron Merci, Grazie, Thank You verkitan de Julien Sandrel. Estas romano en kiu
virino 80-jaraĝa gajnas enorman monsumon en loka vetludejo. Ŝi kredas ke ŝi ankoraŭ havos mallongan vivotempon kaj
tial ŝi decidas disdoni la monsumegon al deko da personoj kiuj iel estis gravaj en ŝia vivo. La personoj ofte eĉ
ne sciis ke ili estis gravaj por ŝi. La libro estas plena de neatenditaj okazaĵoj kaj sekvante la vivon de la homoj
kiuj ricevas la monan dankesprimon de la ĉefrolulo oni lernas ankaŭ pri diversaj historiaj faktoj.
Estis interesa vespero kaj ĉiuj multe parolis en Esperanto.
Raportis: Ralph