Raporto: decembro 2024
Temo: Zamenhof-vespero La invito
Dato: Kunveno okazinta la 18-a de decembro 2024-a en De Uitwijk, Eindhoven je la 20-a horo.
Ĉeestantoj: Mareje, Giulio, Ralph, Rob kaj An (5).
Sciigis neĉeeston: Monique
Raporto pri la antaŭa kunveno
Ralph legis la protokolon de la novembra kunveno.
Komunikoj
- Ralph vizitis Coby. Rob vizitos Jeannette en januaro. An vizitos Coby en januaro.
Ni subskribis kartojn por Coby, Jeannette, Twan kaj Tonnie
- Ralph vizitis Essen. Li iris al la Kristnaskbazaro.
- Jarfine okazos JES(Belgio), NR(Germanio) kaj Luminesk(Germanio).
En 2025: Kultura Tago (Esperanto Nederland, junio), GeBeneluksa Kongreso (Germanio, oktobro) kaj Limburga Tago (Belgio, 27-a de aprilo)
Programo: Zamenhof-vespero
La programon prizorgis Ĉiuj klubanoj.
- Mareje montris fotojn de ŝia 50 jara esperantistiĝo. Ŝi montris fotojn de la 50-jariĝa festo de EKE antaŭ 10 jaroj.
La 15-a de decembro, EKE fariĝis 60-jaroj. Estis ankaŭ fotoj de multege da ekskursoj kun EKE.
- Giulio preparis ludon: Memoro, kun alternativaj malvortoj. Ni lernis ekzemple: liva (= maldekstra), turpa (= malbela) kaj lanta (= malrapida)
- Rob parolis pri la ludo FLUXX en malsamaj lingvoj. Li pensas ke ekzistas proksimume 40 variantoj.
Li mem esperantigis (fakte kreis) unu FLUXX ludon en Esperanto kaj pri Esperanto.
- Ralph proponis tonditan artikolon pri la franca lingvo en Eŭropo. Kiel la Francoj batalis/as por konservi sian lingvon en la Eŭropaj institucioj.
- An finfine disdonis paperajn kristnaskarbojn kaj -stelojn por skribi Kristnaskajn bondezirojn. Ŝi petis doni la dezirojn al la plej karaj konatoj.
Post la vespera kunveno, ni festis la 60-jariĝo de EKE ludante mallonge la Esperantan version de FLUXX.
Raportis: An Olijslagers