Dato: Kunveno okazinta la 15-a de januaro 2025-a en De Uitwijk, Eindhoven je la 20-a horo.
Ĉeestantoj: Giulio, Ralph, Rob kaj An (4).
Sciigis neĉeeston: Monique
An laŭtlegis la raporton de decembro 2024 kaj ankaŭ la jarraporton de 2024 kiu inkluzivas la financan raporton.
La programon gvidis Rob.
Ni ludis la ludon Skrablo. Ĝi estas ludo kun tabelo kaj leteroj kaj oni devas meti la leterojn por havigi la plej multe da poentoj. Ni ludis kun kvar teamoj. Ĉar estis 4 ĉeestantaj homoj, ĉiu teamo ekzistis el nur unu homo.
La ludo mem estis farita antaŭ tre longe (eĉ antaŭ la tempo de An) kaj, anstataŭ meti la tabulon sur la tablon, oni pendas ĝin al la muro. La literoj oni metu en tenilojn, en kiuj ili taŭge staras.
Oni povis krei vortojn per nur la radikoj de Esperantaj vortoj aŭ kun finaĵoj kaj afiksoj. Meti la tutan vorton ekde komenco enspezis al oni la tutan poentaron de ĉiuj literoj. Sed se novaj literoj nur aldonis al vorto finaĵo, nur tiu litero estis kalkulita, ne la tuta vorto. Tamen, se la vorto ŝanĝiĝis sufiĉe oni ja kalkulis ĉiujn literojn de la tuta vorto.
La signifo de la koloroj estas jenaj: Verdaj kvadratoj signifas bonuson por unu litero. La hela estas duobla valoro kaj la malhela estas triobla valoro. La ruĝaj koloraj estas bonuso por la tuta vorto. Helruĝa duobligas la valoron de la vorto kaj malhelruĝa triobligas ĝin.
La fina poentaro estis jena: An venkis per 176 poentoj. Gratulon!
Detala poentaro:
Rimarko | An | Rob | Giulio | Ralph |
---|---|---|---|---|
13 | 11 | 21 | 14 | |
30 | 20 | 34 | 40 | |
43 | 34 | 47 | 88 | |
60 | 59 | 50 | 112 | |
99 | 93 | 77 | 123 | |
108 | 110 | 95 | 140 | |
132 | 123 | 106 | 168 | |
180 | 154 | 130 | 179 | |
Punpoentoj por havi literojn enmane |
-4 | -11 | -25 | -9 |
Entutaj poentoj | 176 | 143 | 105 | 170 |
![]() |
![]() |
![]() |
La vespero finiĝis je la 22:00-a horo.
Raportis: Giulio Dioguardi