Dato: Kunveno okazinta la 19-a de februaro 2025-a en De Uitwijk, Eindhoven je la 20-a horo.
Ĉeestantoj: Giulio, Ralph, Rob, Monique kaj An (5).
Sciigis neĉeeston: -
Giulio legis la protokolon de la januara kunveno.
Monique pretigis kvizon kaj krucvortenigmon ĉirkaŭ la temo Karnavalo. Ŝi kunportis kaj dum la vespero portis karnavalan kokinan ĉapon, kiun ŝi heredis de la patro kiu portadis ĝin dum Karnavalo.
La kvizo enhavis 9 demandojn pri ĉefe la Dukarbara karnavalo (karnavale "Oeteldonk") sed ne nur. Ĉiu devis elekti kiu el la kvar proponitaj respondoj A,B,C kaj D estis la ĝustaj. Por ĉiu korekte respondita demando oni ricevis butonon.
Ni lernis ekzemple ke la karnavala simbolo de la Dukarbara Oeteldonk estas rano. Kaj ke la Uteldonka princo tradicie alvenas per trajno en la urbon.
Post ĉi tiu unua kvizo Ralph kaj Rob kolektis po 7 butonojn, Marije 6 kaj Giulio kaj An po 5.
Ni daŭrigis per krucvortenigmo same pri la temo Karnavalo. Ankaŭ tie butonoj estis disdonitaj por bonaj respondoj.
Pri unu vorto ekestis necerteco: por la ĉapelo de malsaĝulo la respondo atendita de la kvizestro estis naskapo aŭ maskapo, sed oni ne trovas tion en vortaro. Eble funkcius la vortoj maskkapo (aŭ pli bone: maskokapo) aŭ ĉapo de pajaco (kio estas traduko de guglo por la vorto narrenkap).
Fine de la vespero Rob estis kolektinta 19 butonojn, Ralph 18, An 16, Marije 15 kaj Giulio 13.
Estis amuza kaj varia programo.
Raporteto pri la diskutoj pri la klubarkivo kaj la klubaj biblioteko kaj ŝranko.
Ni konstatis ke en tiu ĉi vespero ni kunsidis kun ĉiuj personoj kiuj pagis sian kotizon por la jaro 2025 kaj kiuj regule venas. Ni do estas momente kun 6 regulaj bazaj membroj kaj ĉiuj ĉeestis por paroli pri la biblioteko.
Ni interkonsentis kunveni en iu posttagmezo merkreda por tiam kune esplori kiujn librojn ni povas fordoni el nia biblioteko por tiel krei spacon por la kluba arkivo. Ĉiu klubano kiu deziras helpi estos bonvena.
Ni kolektis la provizorajn jenajn ideojn:
Ni havas kiel provizoran planon kunveni en merkredo 19 marto 2025 ekde ĉirkaŭ 15.00 aŭ 16.00 h ĝis 18.00 en De Uitwijk por la kuna esplorado de la libroj.
Certeco pri tio venos nur se De Uitwijk konfirmos ke efektive ni tiam povos veni, ĉar ofte la konstruaĵo nur ekde 19.00u malfermiĝos. Se ne eblos en la 19-a de marto ni elektos alian daton aŭ horon.
Raportis: Ralph Schmeits