Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: marto 2025

Temo: Niaj libroj kaj arkivo La invito  PDF

Dato: Kunveno okazinta la 19-a de marto 2025-a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 18-a horo.

Ĉeestantoj: Giulio, Ralph, Rob, Monique, Mareje kaj An (6).
Sciigis neĉeeston: -

Raporto pri la antaŭa kunveno

Pro la libroŝrankaj okupoj de tiu ĉi vespero neniu legis la protokolon de la antaŭa fojo. Tio estos prokrastita ĝis la venonta kunveno.

Komunikoj

Ne okazis.

Planita programo: kvizo de An.

La programo estis nuligita pro tio ke ni volis fini la ordigadon en la kluba ŝranko.

Programo: Niaj libroj kaj arkivo

Ĉiuj klubanoj kunvenis por ordigi nian ŝrankon. Jam en antaŭa fojo ni interkonsentis iam kunveni por kune inventari la enhavon de la kluba ŝranko kaj decidi pri eventualaj fordoneblaj libroj aŭ aliaj objektoj el ĝi. La celo estas krei spacon en la nun plenplena ŝranko por ke la klubaj arĥivoj, kiuj nun ankoraŭ estis zorge gardataj en la domo de Marije, povu trovi lokon en la ŝranko.

Nur en la semajnoj antaŭ tiu ĉi EKE-vespero estis konfirmite ke ni povos eniri la kunvenejon jam ekde 18.00 h. En la fino ĉiuj el la nun 6 aktivaj EKE-anoj venis. Kelkaj ekde 18.00 h kaj aliaj aliĝis iom pli poste en la vespero.

Komence oni elprenis ĉiujn aĵojn, ĉefe librojn, el la ŝranko kaj dismetis ilin sur la grandajn kunventablojn en nia salono 4. Ni decidis ke estos iu parto el la librokolekto kiun ni nepre volos konservi kiel kluban bibliotekon kaj la alian parton ni apartigos por posta decido.

Por la parto kiun ni mem volis konservi kiel kluban bibliotekon komence ĉiu rajtis elekti po 3 librojn kiuj restu nepre en la kluba kolekto. Poste aldoniĝis ankoraŭ pluraj libroj laŭ diversaj kriterioj kaj elektoj. La librojn kiujn ni kune elektis por la kluba kolekto Rob administris en komputila listo.

De la kovrilo de la restintaj libroj (ĉirkaŭ 180 libroj) Giulio faris foton kun la helpo de Monique kaj Ralph. Giulio kunmetis ilin en Guglo-foto-albumo kiun li dividis kun la klubanoj kiuj tion volas.

Ralph kontaktos UEA-n, An kontaktos la E-arkivon en Diest kaj Giulio kontaktos NEJ por demandi kiuj estas interesitaj pri unu aŭ pluraj libroj. Oni eble kontaktos ankaŭ aliajn bibliotekojn aŭ interesitojn. En posta kunveno ni kune decidos al kiu ni eventuale donacos kion.

Kvankam unue ni atendis esti pretaj en 2 horoj, ni en la fino bezonis la plenajn 4 horojn de la vespero por la ordigado. Ĉiuj estis kontentaj pri la progreso farita. Estis etosplena vespero plena de Esperanto kaj de Esperanto-kulturo.

 

Raportis: Ralph Schmeits