Temo: Skoltismo kaj Esperanto La invito
Dato: Kunveno okazinta la 21-a de majo 2025-a en De Uitwijk, Eindhoven je la 18-a horo.
Ĉeestantoj: Ralph, Monique, An, Giulio, Rob, Mareje. (6).
Sciigis neĉeeston: -
An prelegis la raporton de la antaŭa kunveno.
Kelkaj informoj pri pasintaj kaj estontaj kunvenoj, interalie la Kultura Tago en Alkmaar la 14 an de junio.
Giulio estras skoltan grupon en Best.
Vestita kiel skolta estrarano li parolis pri sia membriĝo al la skoltoj en sia junaĝo kaj daǔrigis kiel estro de skolta grupo. Skoltismo donas multajn favorojn en la socia kaj taga vivo.
Dank’ al Baden Powell, fondinto de la skoltismo. Ĝi poste mondskale disvastiĝis. Ankaŭ en la Esperanta mondo ĉar la idealoj de L.L. Zamenhof kaj Skoltismo rilatas. Do ekestis la Verdaj Skoltoj. Kelkaj temoj montritaj per bildoj estis: Fajrado kaj sekureco, manĝetoj faritaj en la fajro, internacia skolta grupo, ktp ktp.
Post la paŭso Giulio prezentis al ni diversajn ludojn: La nigra magio truko, ne priskribebla, truko de la tri seĝoj, kaj per iu poeziaĵo malkovri al kiu Giulio manpremis.
Por ĉiuj ludoj iu el la ĉeestantoj devis momenton forlasi la salonon. Ni multe amuziĝis.
Poste ni spektis filmeton el la EKE arkivo pri preskaŭ praaj tempoj. Estis intervjuo kun tiutempaj EKE-anoj. Mi rekonis la plejmulton. S-ro Burghoorn, S-ino Swart (Zwart), Maatje Schoemaker, Sfimke Brons-Kalsbeek, Jet Buijs, Maaike Geijtenbeek, Cathrien kaj Ru Bossong, Wim de Rooij kaj Mathilde.
Je la 22.00-a ni fermis la kunvenon.
Raportis: Notoj faritaj de Mareje van Erp, la 25an de majo