Raporto: septembro 2025
Temo: Someraj travivaĵoj La invito

Dato: Kunveno okazinta la 17-a de septembro 2025-a en De Uitwijk, Eindhoven je la 20-a horo.
Ĉeestantoj: An, Giulio, Monique, Rob, Frank, Ralph. (6).
Sciigis neĉeeston: Marije (1)
Bonevenigo:
Ni bonvenigas Frank. Ĉiu faris mallongan sinprezenton.
Raporto pri la antaŭa kunveno
An legis la raporton de la antaŭa kunveno.
Komunikoj
- 2 - 3 oktobro: Gebeneluksa kongreso en Schleiden (DE).
- 2 - 6 oktobro : Kokolores en Altena (DE).
- 7 - 9 novembro: studsemajnfino de Esperanto Nederland en Krikkenhaar
- 28 - 30 novembro: KKPS en Gemert
- jarfine: NR, Luminesk, JES.
- 20 - 22 februaro 2026: studsemajnfino belga (BEST26) en Ieper.
- junio 2026: Kultura Tago de Esperanto Nederland en junio 2026 en Veghel.
Monique ne ĉeestos en nia oktobra kunveno pro ferioj, sed ŝi organizos la programon en novembro
(temo: ĉenleteroj).
Ĉiuj pripensu pri la venontjara programo kiun ni provos fiksi en la oktobra kunveno.
Programo: Someraj travivaĵoj.
Ĉiuj rakontis ion pri la pasinta somero.
- Giulio iris al la UK en Brno. Li faris la vojaĝon tien kaj trajne kaj bicikle kaj raportis pri la vojaĝo.
Li iris trajne el Best al Prago, ne laŭ la planita vojo tra Berlino, sed vidinte aliajn partojn de
Germanio li fine tamen atingis sian gastadreson en Prago. Tie kolektiĝis diversaj biciklantoesperantistoj
kiuj poste kune el Prago en kelkaj tagoj biciklis al Brno. Giulio faris ĉiutage
videoraporton pri la vojaĝo kiu donis tre belajn bildojn kaj impreson pri lia vojaĝo. Ni spektis kune
partojn de tiuj videoj, sed nepre ĝuu mem la tuton ĉi tie en YouTube: https://mallonge.net/1tf
(aŭ serĉu la videoliston "Vakantie - Ferioj 2025" en la YT-konto de Giulio: @Uralo2go)
- Rob ja partoprenis en la Nimega marŝado. Li ankaŭ partoprenis en la Micropolis-kunveno ĉi-jara.
Ĉi-foje li raportas ne pri tio, sed pri alia evento en kiu li partoprenis: la reta versio de la Flying Frog
Dice Fest, nome la Roll to Move 2025 reta ludkunveno. Interrete ŝatantoj de la ludoj de la Fluganta
Rano kunvenas kaj interalie kune ludas iun fizikan tabloludon. Oni povis ankaŭ sekvi iujn ludantojn
kaj komenti ilin. Tiamaniere Rob ĉeestis ankaŭ la ludadon de iu ludo kiu okazis sur, aŭ pli bone
dirite sur kaj en, tridimensia ludtabulo. Oni vidis ankaŭ kelkajn ekzemplojn de tiaj tridimensiaj
figuroj kiuj ludas en la luda scenejo.
- Frank Por la unua fojo en kelkaj jaroj Frank povis ĉi-jare vere somerferii. Li iris kun NEJ al De
Efteling kaj rakontis ankaŭ pri aliaj aktivaĵoj-tagoj kiujn li kun NEJ organizas proksimume po unu
fojon monate. Frank feriis ankaŭ en Francio en Angers kie li gastis ĉe Esperantisto.
- Monique: Ankaŭ Monique ĉeestis la UK-n en Brno. Ŝi partoprenis kun la filino kaj partoprenis tie
interalie la kurson por komencantoj gviditan de Katalin Kovats. Por ekzerci la lingvon ŝi verkis
raporton pri la kongresaj travivaĵoj en la nederlanda kaj tradukis tion en Esperanto. La raporton ŝi
laŭtlegis kaj disdonis tekstan version al ĉiuj klubanoj. Oni lernis pri la uzo de pinĉiloj en la UK per
kiu komencantoj kaj fluparolantoj povas indiki ke ili volas ekzerci kaj konversacii en nia bela
lingvo. Monique rakontis ankaŭ pri podkastoj en Esperanto, interalie pri podkasto kun intervjuo kun
la pranepino de Zamenhof.
- Ralph feriis en junio en Francio kaj partoprenis en la somero en la UK en Brno. Ankaŭ Ralph
spertis kelkajn trajnmalregulaĵojn en Germanio. Interalie li ankoraŭ ĝustatempe sukcesis kapti
trajnon kiu ne malfruis, sed ĝuste 40 minutojn pli frue ol planite ekveturis...
- An: Ankaŭ An partoprenis en la UK en Brno. Post tio ŝi ankoraŭ feriis kun la familio en Ĉeĥio. Iom
ekster Brno ŝi vidis multajn vinberejojn kaj kastelojn. Ankaŭ diversajn belajn urbojn kun
tradiciformaj centroj. Ŝi ŝatis ankaŭ la domojn kun ŝtuparformaj fasadoj ktp. Pro teknika problemo
oni bedaŭrinde ne plu povis vidi ŝiajn fotojn..
Rob regalis ĉiujn per kukoj (siropaj vafloj).
Estis bela vespero kun multe da Esperanto-parolado.
Raportis: Ralph Schmeits