Raporto: oktobro 2025
Temo: FLUKSS La invito

Dato: Kunveno okazinta la 15-a de oktobro 2025-a en De Uitwijk, Eindhoven je la 20-a horo.
Ĉeestantoj: An, Giulio, Rob, Ralph, Mareje (5).
Sciigis neĉeeston: Monique (1)
Raporto pri la antaŭa kunveno
Ralph legis la raporton de la antaŭa kunveno.
Komunikoj
- Mareje regalis nin ĉar ŝi festis ŝian 60-jaran geedziĝon kaj ŝian 85-an naskiĝtagon.
- An ĉeestis la Gebeneluksa kongreso en Schleiden (DE).
- Rob ĉeestis Kokolores en Altena (DE).
- 7 - 9 novembro: studsemajnfino de Esperanto Nederland en Krikkenhaar
- 28 - 30 novembro: KKPS en Gemert
- 13 decembro: Zamenhoftago en Antverpeno.
- jarfine: NR, Luminesk, JES.
- 20 - 22 februaro 2026: studsemajnfino belga (BEST26) en Ieper.
- junio 2026: Kultura Tago de Esperanto Nederland en junio 2026 en Veghel.
Programo: La ludo FLUKSS
Rob kunportis diversajn versiojn de la ludo FLUKSS
- Originale, la ludo FLUXX venas el Usono, do estas en la angla.
- La ludo ekzistas en diversaj temoj: Nature, Zombie, Olympus, Around the world, Oz
- Ekzistas pluraj versioj, ankaŭ en la nederlanda.
- Rob mem tradukis FLUKSS ludon, kaj li ankaŭ kreis Esperantan version.
- Rob posedas 54 skatolojn da FLUKSS ludoj. Li pensas ke entute ekzistas pli ol 102 versioj.
- Farante la Esperantan version, Rob devis bone pensi pri la terminaro: Li elektis Objekto, Ĝenaĵ0 kaj Ago.
Post la paŭzo ni ekludis. Ni devis tre atenti, ĉar oni ĉiam devas elekti inter si mem aŭ ĝeni la aliaj.
Plie, la reguloj ĉiam povas ŝanĝi laŭ la kartoj ludintaj.
Finfine, Giulio gajnis la ludon. Gratulon!
Ni bone amuzis nin ludante FLUKSS.
Raportis: An Olijslagers