Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: novembro 2025

Temo: Kantoj

Dato: Kunveno okazinta la 19-a de novembro 2025-a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20-a horo.

Ĉeestantoj: An, Giulio, Rob, Monique (4).
Sciigis neĉeeston: Ralph, Mareje (2)

Raporto pri la antaŭa kunveno

An laŭtlegis la antaŭan kunvenan raporton.

Komunikoj

An montris afiŝojn de du kongresoj en la jaro 2026:

Programo: Fari kantojn (antaŭe Ĉenleteroj)

Monique, surhavante ĉapon donis al ni ĉiuj defion: Fari rapon laŭ preskribitaj vortoj laŭ la meliodio de la kanto "Per Spoor" de Guus Meeuwis (pli bone konata kiel "Kedeng Kedeng"). La defio estis verki kelkajn strofojn kies vortoj komenĉigu per kelkaj preskibitaj vortoj kaj ankaŭ ĝi finiĝu per preskibitaj vortoj. La temo estis verki rapon por reklami la Beneluksan Kongreson en Eindhoven en 2027. Finfine tiun defion oni trovis tro malfacila, ĉar tekstoj kaj melodio estis malfacile kongruigi unu la alian.

Tamen, ekestis alia ideo. Ni prenis la melodion de "Brabant" de la sama kantisto kaj ni libere verkis strofojn surbaze tiu melodio laŭ la samaj temoj, por la Beneluksa Kongreso de 2027.

Ni ne verkis la tutan kanton tiu vespero, sed la ideo instigis kelkajn de ni plue verki tekstojn surbase de konataj melodioj kaj prezenti la rezulton en la venonta tempo.

Resumo: ĉivespere ni eble semis semon por kreskigi multajn interesajn kaj inspirantajn kantojn pri la Beneluksa Kongreso.

 

Raportis: Giulio Dioguardi