Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Raporto: januaro 2026

Temo: Skrablo La invito  PDF

Dato: Kunveno okazinta la 17-a de januaro 2026-a en “De Uitwijk”, Eindhoven je la 20-a horo.

Ĉeestantoj: An, Marije, Giulio, Rob, Ralph kaj Tobiasz(gasto) (6).
Sciigis neĉeeston: Monique (1)

Raporto pri la antaŭa kunveno

Pro la foresto de Monique An legis la protokolon kiun Monique faris pri la antaŭa kunveno.

Jarraporto kaj financa raporto

An preparis la financan raporton 2025. Ne estas apartaj aferoj por mencii, Ĉiuj aprobas la raporton kaj dankas al An pro la laboro. An pretigos poste resuman jarraporton por Esperanto Nederland.

Komunikoj

Venontaj eventoj:

Programo: Skrablo

Rob kiel kutime prizorgis la programon.

Estante kun 6 personoj ni kreis 3 grupojn de po 2 personoj. La oranĝa grupo konsistis el An kaj Marije, la flava el Ralph kaj Tobiasz kaj la verduloj estis Rob kaj Giulio.

Ni trovis inter aliaj la jenajn vortojn: glisi, treni, rozo, forkoj, glueto.

Gajnis la oranĝa teamo kun 199 poentoj, sekvate de la flavuloj (165) kaj verduloj (130). Rob kreis belan komputilan tabelon por la notado de la poentoj kiu estis projekciita sur la muro dum la ludado.

Jen kelkaj fotoj:
Skrablo Skrablo

 

Raportis: Ralph