Dato: Kunveno okazinta la 18-a de februaro 2026-a en De Uitwijk, Eindhoven je la 20-a horo.
Ĉeestantoj: Ronald (nova membro!), An, Giulio, Ralph, Marije, Monique (6).
Sciigis neĉeeston: Rob, Frank (2).
Ralph laŭtlegis la antaŭan kunvenan raporton.
An prizorgis la programon.
Kvizo 2026 - Unua Parto: Unikaj proprecoj. Kiuj viraj bestoj estas gravedaj ?
Kvizo 2026 - Dua parto: Unikaj festoj. En kio lando oni festas “Día de los Muertos” ?
Kvizo 2026 - Tria parto: Unikaj arkitekturoj.
Kvizo 2026 - Kvara parto: Aktivaĵo. Dum 5 minutoj, vi faru paperan aviadilon. La aviadilo kiu flugos la plej longa distanco gajnos 5 ekstrajn poentojn.
Kvizo 2026 - Kvina parto: Unikaj sportoj. Ĉi tiu sporto ludiĝas sur ĉevaloj, kie ludantoj provas gajni poentojn per frapado de pilko en
la celon de la kontraŭa teamo.La unika aspekto estas la uzo de ĉevaloj, kio postulas altan
nivelon de ekvilibro kaj kunordigo.
La gajninto de la vespero estis Giulio. Gratulon!
Raportis: Monique