Raporto: aprilo 2026
Temo: Malnovaj filmoj de EKE. La invito

Dato: Kunveno okazinta la 15-a de aprilo 2026-a en De Uitwijk, Eindhoven je la 20-a horo.
Ĉeestantoj: Ronald, An, Giulio, Ralph, Marije, Monique, Rob (7).
Sciigis neĉeeston: Neniu (0).
Raporto pri la antaŭa kunveno
Monique laŭtlegis la antaŭan kunvenan raporton.
Komunikoj
- An, Ralph kaj Monique ĉeestis la jarkunvenon de Esperanto-Nederland la 11-an de aprilo en Utrecht.
- Giulio ĉeestis la IJF: Internacia Junulara Festivalo en Cervio (Italio)
Venontaj eventoj:
- 31 de majo: Limbuga Tago en Hechtel-Eksel.
- La Beneluksa Kongreso kiu okaziĝos en De Haan, Belgio la 24-an ĝis la 28-an de septembro.
- NEJ organizas tagon en Lelystad.
- 7-6-2026: Vadekskurso al Ameland. Foppe-Klaas Hovinga estas la kontaktpersono.
- Sur la retejo de Esperanto Nederland oni havas resumon de Eventa servo: por Nederlando, Belgio kaj Germanio: tre utila.
Ankaŭ la agadoj de la 7a de junio kaj de la 24a ĝis la 27a de septembro estas listigitaj.
Adreso: https://esperanto-nederland.nl/index.php/agenda/
Programo: Malnovaj filmoj de EKE
Ralph transdonis malnovajn filmojn el la EKE-arkivo kaj montras kelkajn fragmentojn.
Ni vidis inter alie:
La unua volumo:
- Temo 1: Doktoro Esperanto VPRO: pri Andre Cseh en Arnhem.
Temo 2: La Esperanto-Kongreso (1987)
- Esperanto Kongreso en Amersfoort (1987)
- Individuaj pecoj:
Rob Moerbeek estas videbla sur la unua etaĝo de la Esperanto-Oficejo (internacia) la unua instruisto de nia Rob K. (EKE)
- La fondintoj de EKE (Esperanto Klubo Eindhoven): Ru Bossong kaj Catrien ankaŭ aperas.
- Plie, ni vidis Istvan Ertl el Hungario (redaktoro de la revuo Esperanto).
Montriĝas ankaŭ kun sia familio. Videblas, ke lia filino fariĝos vera "Denaska" Esperanto-parolanto.
Lia edzino estas origine franclingva (Fabienne Bertelo) kaj per ludo, legante kaj parolante, la infano lernas Esperanton de siaj gepatroj.
La dua volumo:
- Ru kaj Catrien povas esti viditaj denove. Ili estas intervjuitaj. Ru indikas, ke li lernis Esperanton pro malkontento pri la okupantoj (naziistoj).
Catrien lernis Esperanton por la belaj partoprenantoj.
- Ankaŭ Jan Koster el Hengelo lernis Esperanton pro malkontento pri la naziistoj.
- Machteld: estis interesita pri socio-ekonomikaj temoj, virina historio kaj plenkreskula edukado.
Ŝi ankaŭ trovis la tempon por lerni Esperanton.
- Catrien (EKE) rakontas pri la grupvojaĝo al Kubo. Partoprenis ok esperantistoj kaj dek kvin aliaj.
- Plie, ni vidis: Roel Haverkamp, Jet Buys, Sander van Huizen, Bert de Wit, Ed Borsboom, Karlo Klein el Den Helder, Mila van de Horst, Maria Burghoorn
- Kaj bildoj el la urboj Aarle-Rixtel kun verda stelo sur la ŝtuparo de la urbodomo kaj Andijk.
Membroj de EKE povas vidi la bendojn rete per pasvorto.
Raportis: Monique